La verdeco savos la Teron

| 2017-03-22
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    "En la mondon venis nova sento ... ... ĝi promesas sanktan harmonion". En ĉiuj esperantaj kunsidoj ni, esperantistoj, unuvoĉe kantas nian himnon "LA ESPERO" antaŭ la verda flago. Jes, vere la verda standardo donas "ESPERO"-n ne nur al esperantistoj sed al ĉiuj homoj.

 

La unua strofo de LA ESPERO sur la verda fono
 

    La verda revolucio komencis la unuan paŝon

 

    En la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, homoj el diversaj kampoj, ekzemple politikistoj, sciencistoj, intelektuloj, kaj eĉ ordinaraj homoj de la mondo, ofte komencis mencii la verdan koloron kaj ĝin substreki.

 

    La vorto "verda" entenas diversajn signifojn, kiel "freŝa", "pura", "sekura", "natura", "juna", "komforta", "viveca" ktp. Tiel estas ne nur en la vortaro de la ĉina lingvo sed ankaŭ en tiuj de multaj aliaj lingvoj. Efektive multaj landoj uzas la verdan koloron kiel la simbolon de rifuĝejo, urĝa elirejo, nacia parko, paspermeso de trafiksignalo ktp. Jes, ni povas imagi, ke tiuj ĉi signifoj esprimataj de la koloro "verda" elvokas bildojn naturecajn, pozitivecajn, vivecajn kaj similajn en nia kapo.

 

    Kial preskaŭ ĉiuj homoj unuanime kaj samtempe krias la vorton "verda" en tiu ĉi nova jarcento?

 

Ekspluati petrolon en la maro
 

    La Tero ne estas unuflanka ekspluatato de la homoj

 

    Ekde la komenco de la homara historio ĝis la fino de la 20-a jarcento la homoj nur uzis aŭ eĉ unuflanke ekspluatis la terglobon, nian komunan hejmon. Por la facileco kaj komforto de homoj, ni homoj tute libervole forhakis arbojn, eĉ forbruligis arbarojn, kaj haltigis naturan akvofluon kaj turnis ĝian direkton kaj foruzis multajn krudmaterialojn.

 

    Precipe en la pasintaj du jarcentoj dank" al la rapidega evoluado de sciencoj kaj teknikoj kreiĝis multaj maŝinoj kaj aparatoj, kiuj anstataŭis deversajn laboradojn de homoj.

 

    Diversaj veturiloj kiaj aŭtoj, vaporŝipoj, trajno, aviadiloj, anstataŭis ĉevalojn, rikiŝojn ktp. Ĉiuj tiuj novaj veturiloj uzas oleon, kiu estas foje nomata "nigra oro". Fosiliaj krudmaterialoj kiaj oleo, karbo kaj multaj aliaj subteraj krudmaterialoj estis ekspluatataj por fari kaj movi tiujn veturilojn kaj maŝinojn. Elektraj hejmaj aparatoj, kiaj diversaj lavmaŝinoj por vestaĵoj kaj manĝiloj, elektraj rizpotoj, fridujoj draste malmultigis hejmajn taskojn de homoj, ĉefe de virinoj. Komputiloj, mantelefonoj kaj eĉ robotoj servas homojn dum la tuta tago sen ripozo.

 

Elektraj hejmaj aparatoj de diversaj specoj
 

    Efektive la vivo de homoj kaj ilia laborado nuntempe fariĝis multe pli komfortaj, kaj estas pli abundaj je diversaj objektoj en ĉiuj kampoj ol tiuj en la pasinteco. Sed ni homoj lastatempe konsciiĝis, ke la rapida evoluado de sciencoj kaj teknikoj en la pasintaj du jarcentoj kaj ilia utiligado ne nur alportis komfortecon kaj utilecon al homoj, sed ankaŭ kaŭzis tute ne atenditan danĝeran situacion al la homaro kaj al la Tero, la komuna hejmo de ni, homoj.

 

    Tute ne antaŭviditaj katastrofoj de la naturo, kiuj antaŭe ne okazis tiom ofte kaj severe, ĵetis homojn lastatempe en panikon kaj timon, kaj homoj iom post iom konsciiĝis, ke la terglobo ankaŭ estas vivaĵo kiel ni, homoj, kaj la lastatempaj naturaj katastrofoj originis de la troaj detruado de la Tero kaj ĝia ekspluatado fare de homoj kaj tiuj okazaĵoj estas la averto kaj alvoko adresitaj al ni de la Tero.

 

    Por la reciproke paca kunvivado de la Homaro kaj la Tero

 

    La vorto "verdigi" estas la respondo de la longa pripensado de la homoj. Same kiel supre menciite, la verda koloro entenas signifojn jenajn: freŝa, pura, sekura, natura, viveca ktp. Ni devas doni al la Tero iom da ripoztempo aŭ spaco por resanigo. Kompreneble ni ne devas nei la bonajn rikoltojn, kiujn alportis la evoluado de sciencoj kaj teknikoj al la homa vivo, sed samtempe devas konsideri la situacion de la Tero, sur kiu ni loĝas.

 

    La vortoj, kiaj "verda ekonomio", "verda energio", "verda turismo" kaj "verda manĝaĵo" ktp. estas la respondo de homoj al la alvoko de la Tero. Nun ni eniris en la periodon de la "verda koloro" kaj en ĉiu kampo kaj ĉiuj homoj laŭte ĉantas la verdecon. Iasence ni eĉ povas senti la troan uzon de la vorto "verda", sed tiuj "verdaj" sloganoj kaj politiko estas necesaj kaj konformaj al la postulo de la periodo nuntempa. Do ni devas pli ĝuste kaj detale kompreni la sencon, kiun la vorto "verda" entenas.

 

Ventoenergia centralo
 

    Kiel ni devas kompreni la nocion de la verdeco en diversaj kampoj de la homa vivo kaj adaptiĝi al ĝi? Laŭ mia kompreno, la verdeco signifas por-natura kaj -media. Ni homoj ĝis nun uzis la karajn donacojn de la Tero nur por la ekonomia profito kaj komforta vivo de homoj.

 

    Ekzemple, oleo kaj karbo ĝis nun estis la plej gravaj fueloj por ĉiuspecaj veturiloj, maŝinoj ktp, sed tiuj ĉi gravaj brulaĵoj postlasas ege danĝerajn postlasaĵojn post ilia forbruliĝado, kaj ankaŭ estas unu el la kaŭzoj de la lastatempaj naturaj katastrofoj teruraj trafintaj kaj la homojn kaj la Teron. Sed sunradiojn, venton kaj akvon ni homoj senpage kaj preskaŭ eterne povas uzi ne suferigante la Teron, kaj per tiuj ĉi naturaj energifontoj ni povas anstataŭigi jam menciitajn fosiliajn energifontojn.

 

    En multaj aliaj kampoj ankaŭ ni devas adaptiĝi al nocio de verdeco. Viandaĵojn diversajn homoj delonge manĝis kaj ĝi jam fariĝis unu el ĉefaj manĝaĵoj de homoj. Do ni ne povas tute ne manĝi escepte de kelkaj vegetaranoj, sed ni povas iom malmulte manĝi ĝin, ĉar por bredi tiujn bestojn, bezonas ege granda kaj vasta da tereno kaj herbaĵoj kaj pro tio ĝi rapidigas kadukiĝon dezertiĝon de la Tero.

 

    Do ni atingas la konkludon de tiu ĉi vorto "verda vojo". La Tero provizas homojn per loĝejoj, manĝaĵoj kaj multaj aliaj aferoj, sed ĝi ne nur estas provizanto kaj servanto por la homaro sed ankaŭ estas ĝia kunvivanto. La verda vojo estas la plej utila kaj bonefika maniero por savi la homaron kaj la Teron en la nuntempa danĝera situacio kaj pace daŭrigi stabilan vivon de la homaro sur tiu ĉi terglobo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments