El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

La antikva urbo Gaochang

| 2017-03-24
Bookmark and Share

    La antikva urbo Gaochang estas unu el la 22 lokoj en la projekto pri la Silka Vojo: la komenca segmento kaj la projekto pri la reto de la vojoj en la Tianshan-a Galerio kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio, kaj enskribita en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

 



La enirejo de la antikva urbo Gaochang 



 

    La nomata urbo estis konstruita de la armeo de la dinastio Okcidenta Han en la unua jarcento a. K., kiu ekspluatis kampojn en la regno Jushi (iama). Ekde tiam ĝis la kvina jarcento p. K., la registaro de ĉiuj dinastioj sendis siajn ŝtatoficistojn al la loko por administradi la plugadon de la tieaj kampoj. La ruino de la antaŭa urbo situas je ĉirkaŭ 6.5 kilometroj norde de la Flamomonto kaj je ĉirkaŭ 55 kilometroj oriente de la gubernio Shanshan, kaj proksime de la distrikto Khara-khoja kiu troviĝas je ĉirkaŭ 40 kilometroj oriente de la urbo Turpano de Xinjiang. En la jaro 1988 la loko estis enlistigita kiel grava historia restaĵo ŝtatnivele protektata.

 




Ruino detruita de la milito



 

    En la jaro 450, la regno Jushi estis ekstermita de najbara regno. Sekve de tio, la centro de la politiko, ekonomio kaj kulturo de la baseno Turpan komplete translokiĝis de Jiaohe-urbo al Gaochang-urbo. De tiam la urbo ricevis la nomon Gaochang pro siaj prospero kaj tereno larĝa. En la jaro 640 Tang-dinastio sendis sian armeon reprenis la urbon Gaochang. En la jaro 1209 Ĝingis-Ĥano konkeris Gaochang kaj edzinigis sian princinon al la submetita regno. Poste, mongolaj nomad-aristokratoj persistis ke ili kiel antaŭe vivu sur la stepo sed ne iru al la urbo. En la jaro 1275 la mongolaj aristokratoj sendis siajn trupojn el 120 mil soldatoj sieĝe ataki la indiĝenojn en la urbo Gaochang. La milito daŭris pli ol 40 jarojn kaj do la urbo estis detruita en la militĥaoso.

 

    La plano de la antikva urbo aspektas kiel neregula kvadrato kaj la aranĝo konsistas el tri partoj kun la totala areo de ĉirkaŭ 200 hektaroj: la ekstera urbo, la interna urbo kaj la palaca urbo. La plej bone konservita parto de la urbo estas la murego de la ekstera urbo. Ĝi estis farita el tero ramita, nun restas majesta kaj grandioza, sendifekta en la strukturo -- 11.5 metrojn alta kaj kun la bazo dika je 12 metroj, perimetro de ĉirkaŭ 5 kilometroj. Sude troviĝas 3 urbopordegoj kaj en la aliaj tri flankoj po du.

 



La zigzaga ĉirkaŭremparo de urbopordego 


 



La kvadrata turo en alto je 15 metroj en Ĥan-kastelo 


 



La palaca konstruaĵo kun 4 etaĝoj 



 

    La pordegoj nordaj kaj okcidentaj estas plej bone konservitaj. La interna urbo estas ĉirkaŭita de la ekstera. Ĝuste meze en la nordo de la interna urbo sin trovas "Ĥan-kastelo" kvadrata. Norde en la kastelo estas altaĵo, sur kiu staras konstruaĵo alta je 15 metroj, masonita per tero ramita, en la formo de kvadrata turo.

 



Vizitantoj en la ruino 



 

    En la palaca urbo en la nordo sin tenas multaj gigantaj palacbazoj kun alteco ordinare de 3.5 ĝis 4 metroj, inter ili vidiĝas la ruino de la palaca konstruaĵo eĉ en 4 etaĝoj.

 

    En la anguloj sudokcidenta kaj sudorienta de la ekstera urbo troviĝas po unu budhisma templo, en kiu freskoj estas relative bone konservitaj.

 

    Norde de la urbo Gaochang etendiĝas vasta gobio de oriento al okcidento en la longeco de ĉ. 5 kilometroj kaj larĝeco de 2 kilometroj de nordo al sudo. Tie enterigitaj estis plejparte mortintaj loĝantoj. De la komenco de la 20-a jarcento, en la loko oni prifosis kaj ordigis pli ol 500 antikvajn tombojn kaj elterigis historiajn restaĵojn en la nombro de dek mil, inter ili estas dokumentoj, teksaĵoj silka, lana, kotona kaj lina, epitafoj, moneroj, argilaj skulptaĵoj, lignaj figuretoj, vazoj argilaj kaj lignaj, pentraĵoj, plantoj agrikulturaj, melonoj, fruktoj, nutraĵoj kaj tiel plu.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments