El Popola Ĉinio>头条新闻>

Honora gvardio de Ĉinio partoprenis militan paradon de Pakistano

| 2017-03-24
Bookmark and Share
 

    La 23a de marto estis la Nacia Tago de Pakistano. Antaŭtagmeze en Islamabado, ĉefurbo de Pakistano, okazis milita parado de la Nacia Tago. La paradon partoprenis la tera, mara kaj aera armeoj, paramilitaj fortoj, polico, landlima korpuso, sturmotrupo kaj kavalerio de Pakistano. Post defilo ankaŭ okazis montrado de ekipaĵoj, aviadil-flugo kaj paradveturiloj.

 

    La brila punkto estis, ke Pakistano unuafoje invitis eksterlandajn armeojn, inkluzive de la honora gvardio de tri armeoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, ĉeesti la aktivecon.

 

    Formacio el 72 soldatoj

 

    Invitite de la tera armeo de Pakistano, la honora gvardio de tri armeoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo unuafoje ĉeestis la aktivecon. Estis senditaj 90 soldatoj, kaj 72 el ili faris la formacion. Krom tri konsistiganta flagteamon kaj tri kiel komandantoj, aliaj 66 soldatoj estis dividitaj en ses vicoj, po 11 en unu vico. Ili reprezentis la teran, maran kaj aeran armeojn de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

 

    La honora gvardio marŝis ritme, kaj konservis altan nivelon kiel antaŭe. Soldatoj laŭte kriis la sloganon en la urdua, la loka lingvo: Vivu la amikeco inter Ĉinio kaj Pakistano!

 

    Por bone antaŭenigi la militan interŝanĝon, la ĉina teamo bone preparis kaj trejnis sin antaŭ la parado, inkluzive de trejniĝo pri pakistanaj kulturo kaj kutimoj.

 

    La paradon ĉeestis ankaŭ speciala trupo de Saud-Arabio kaj milita orkestro de Turkio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments