El Popola Ĉinio>头条新闻>

AIIB havas 13 novajn membrojn

| 2017-03-27
Bookmark and Share
 

    La 23-an de marto en Pekino la konsilio de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) aprobis aliĝon de 13 novaj membroj, kio signifas, ke ĝi nun havas 70 membrojn. Tio estas la unua fojo, ke novaj membroj aliĝis al la banko ekde ĝia funkcio lastjare.

 

    Laŭ proparolanto de la banko Laurel Ostfield, inter la novaj membroj kvin estas el Azio: Afganio, Armenio, Fiĝioj, Hongkongo de Ĉinio kaj Orienta Timoro, kaj la aliaj ok el ekster Azio: Belgio, Kanado, Etiopio, Hungario, Irlando, Peruo, Sudano kaj Venezuelo.

 

    Prezidanto de la banko Jin Liqun diris, ke la partopreno de pli kaj pli da landoj kaj regionoj el la tuta mondo akcelas ĝian internaciiĝan procezon.

 

Redaktoto: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments