El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la Unua Shenzhen-a Internacia Muzik-Festivalo kun la temo "La Zono kaj Vojo"

| 2017-03-27
Bookmark and Share
 

    La 26-an de marto malfermiĝis la Unua Shenzhen-a Internacia Muzik-Festivalo en la urbo Shenzhen de la provinco Guangdong. Shenzhen-a Simfonia Orkestro kaj muzikistoj el 17 landoj laŭ "La Zono kaj Vojo" konsistigis la festivalan orkestron. 220 ĉinaj kaj fremdlandaj muzikistoj, inkluzive de kvar pintnivelaj direktistoj, ses kantistoj, tri ludistoj de muzikaj instrumentoj ktp kunlaboros sub la temo "La Zono kaj Vojo".

 

    Krome, la festivalo invitis pli ol 700 enlandajn kaj eksterlandajn artistojn el 30 landoj kaj regionoj. En la venontaj 23 tagoj ili prezentos 16 eksterordinarajn programerojn al la spektantoj en Shenzhen.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments