El Popola Ĉinio>头条新闻>

162 ministroj partoprenis en arboplantado

| 2017-03-27
Bookmark and Share
 

    La 25an de marto en Daxing-distrikto de suda Pekino 162 ministroj el la centra kaj pekina registaroj partoprenis en la 16a memvola arboplantado de ministroj. Koncerna oficialulo de la Ŝtata Forstkultura Administracio diris, ke ĉi-jare la ministroj plantis pli ol 1 400 ginkojn, fraksenojn, japaniajn soforojn kaj aliajn arbojn.

 

    Sude de nova aerodromo

 

    Sen startiga ceremonio la ministroj sin ekokupis en plantado tuj post la atingo en la ejo.

 

    Zhang Jianlong, estro de la administracio, diris, ke la arboj plantitaj de la ministroj estos parto de la arbaro ĉirkaŭ la nova aerodromo. La arboj estas ofte vidataj en Pekino, ekzemple ĉina pino, ginko, frakseno, japania soforo kaj alia specoj.

 

    Laŭ statistiko, Pekino havas 190 mil muojn da novaj forstoj kaj 408 hektarojn da novaj forstumitaj terpecoj. La kovreco de arbaroj en Pekino kalkuliĝis al 42,3% de ĝia teritorio kaj la pokapa publika verdspaco superis 16 kvadratajn metrojn.

 

    30 mil arboj plantitaj en 16 jaroj

 

    La aktiveco "arboplantado de ĉinaj ministroj" komenciĝis en 2002 kaj daŭris 16 jarojn. Ĉiujare en la fino de marto 150 ĝis 200 ministroj partoprenis en arboplantado. Ĝis nun 2 700 ministroj/fojoj partoprenis en la agado, kaj entute pli ol 30 mil arboj estis plantitaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments