El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino ĉiuflanke protektos siajn kulturaĵojn

| 2017-03-28
Bookmark and Share
 

    Pekino havas pli-ol-trimiljaran historion kiel urbo kaj pli-ol-okcentjaran kiel ĉefurbo de Ĉinio. Pro tio ĝi estas la urbo kiu posedas la plej multajn kulturajn heredaĵojn en la mondo. Tiuj heredaĵoj kune estas kvazaŭ "oraj nomkartoj" por Pekino. Kaj por plibriligi la "orajn nomkartojn", en 2016 la pekina registaro elmetis jenan koncepton: fari ĉiuflankan protektadon kaj perfektigi tiucelan mekanismon. En la kunveno de la laboroj pri antikvaĵoj okazinta lastatempe oni decidis, ke Pekino, sub la gvido kaj subteno de la koncernaj ŝtataj departementoj, pli atente protektos la heredaĵojn historiajn kaj kulturajn.

 

    Pekino faros totalan konservadon de la malnovaj regionoj de la urbo, kaj rapidigos la protektadon de la tradicia aspekto de la Imperiestra Palaco, la Ĉiela Altaro, la antikvaj sonoril- kaj tambur-turoj kaj aliaj lokoj, kaj pli bone gardos kaj utiligos la turismejojn historiajn kaj kulturajn, ankaŭ projektos la kulturajn zonojn de la Granda Muro, de la loka Okcidenta Montaro kaj de la Granda Kanalo inter Pekino kaj Hangzhou. La distrikto Dongcheng, kie situas la ĉefa parto de la malnova urba regiono, malfermos 6 kulturajn vidindejojn, inkluzive de Nanluoguxiang-regiono, Dongsi-regiono kaj aliaj. Ĝis la jaro 2020, la ampleksa rekonstruo de la vidindaj stratoj estos efektivigita je 80%. Dume, la distrikto Xicheng plenforte klopodos malfermi al la publiko gravajn historiajn konstruaĵojn, precipe tiujn de antikvaj oficejoj kaj iamaj loĝejoj de famuloj, kiuj estas enlistigitaj kiel antikvaĵoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments