El Popola Ĉinio>头条新闻>

Diplomiĝo el Tsinghua-Universitato kondiĉita al naĝo

| 2017-03-28
Bookmark and Share
 

    Sen naĝkapablo oni ne povas akiri la diplomon de Tsinghua-Universitato.

 

    En la kunveno de fakultato de Tsinghua-Universitato oni anoncis, ke novaj lernantoj, akceptitaj en la kuranta jaro, ricevos diplomojn nur post atesti kapablon pri naĝo. La lernantoj devos ricevi naĝ-ekzamenon post eniro de la universitato. Tiuj, kiuj ne scipovas naĝi, devas sekvi devigan kurson pri naĝo. Nur la sukcesintoj en la ekzameno pri naĝo povos akiri diplomojn.

 

    Naĝo estis malnova regulo

 

    Diplomiĝo lige al naĝkapablo ja estis malnova regulo de la universitato.

 

    Liu Bo, fak-direktoro pri fizika eduko, diris, ke antaŭ 90 jaroj la universitato havis regulon, laŭ kiu sen naĝkapablo oni ne povis akiri diplomon nek studi eksterlanden. Poste pro multiĝo de lernantoj kaj limigo de sportejoj, la regulo estis nuligita.

 

    Kelkaj konataj homoj preskaŭ ne povis akiri la diplomon pro manko de naĝkapablo.

 

    Konata verkisto Liang Shiqiu ekstudis en la universitato en 1915. Li ne sukcesis en la naĝekzameno antaŭ diplomiĝo. En la reekzameno li penegis atingi la cellokon. Lia instruisto de fizika eduko Ma Yuehan finfine jesis: "Bone, vi sukcesis."

 

    Naĝo estas deviga kurso en mezlernejoj

 

    Naĝo estas deviga kurso en multaj lernejoj. Ekde 2011 Xiamen-Universitato havas la regulon, ke knaboj devas senhalte naĝi 100 metrojn kaj knabinoj 50 metrojn por akiri unu poenton en deviga kurso. Ankaŭ Pekina Universitato havas naĝon kiel devigan kurson.

 

    Naĝo estas deviga kurso en kelkaj pekinaj mezlernejoj, ekzemple Pekina Kvara Mezlernejo kaj Pekina Huiwen-a Mezlernejo. Ankaŭ en Hangzhou, Wenzhou, Jiaxing, Kantono, Shenzhen kaj aliaj lokoj naĝo estas deviga por enir-ekzameno de supermezlernejoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments