Kiel Ĉinio kontraŭbatalas malriĉecon ---- mia vizito al Hebei-provinco

| 2017-03-29
Bookmark and Share

    En 2014, dum la Monda Junular-Konferenco, en kiu mi partoprenis kiel reprezentanto de TEJO, mi ĉeestis tre interesan metiejon pri la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN. Ni reprezentis surpapere la gravecon donitan al la diversaj kampoj necesaj al plibonigo de vivkondiĉoj de tutmonda loĝantaro kaj finfine ni ĉiuj interkonsentis pri tio, ke ĝia kerna celo estis mildigi malriĉecon. La nova UN-agendo, konata kiel Post-2015, ŝajnas al mi esence la sama afero: per ampleksa agado en diversaj kampoj mildigi malriĉecon.

 

Malriĉa regiono de Hebei-provinco: la registaro agadas por kontraŭbatali malriĉecon
 

    Tiusence, en ambaŭ agendoj de UN ni vidas ne nur klarajn menciojn al reduktado de malriĉeco, sed ankaŭ celojn rilate al edukado, sano, ktp. kiuj estas evidente neatingeblaj sen kontraŭbatalo al malriĉeco. Mi vivis en Brazilo dum longa tempo, kaj akompanis ekde la komenco la starigon de politikoj cele al reduktado de malriĉeco fare de la brazila registaro inter 2003 kaj 2016. Multaj el tiuj iniciatoj estas nuntempe aplikataj en aliaj landoj, kaj substrekindas, inter aliaj atingoj, la eksiĝo de Brazilo el UN-listo de landoj kun alta nombro da malsatuloj. Nuntempe loĝanta en Ĉinio, mi havas la oportunon akompani la agadon de la ĉina registaro cele al reduktado de malriĉeco kaj povas facile rimarki similaĵojn kaj malsimilaĵojn kun la brazila realo.

 

    Mia vizito al Guizhou-provinco, antaŭ longa tempo, profunde impresis min pro la diferencoj inter la ĉina kaj la brazila politikoj por plibonigo de vivkondiĉoj de etnaj minoritatoj: en Brazilo oni evitas translokigi tradiciajn popolojn al aliaj lokoj kaj klopodas laŭeble ebligi al ili plu teni sian tradician vivostilon, sed evidente estas diversaj faktoroj kiuj iom post iom malfaciligas la konservadon de tradicioj: manko de ĉaso, poluado de riveroj, proksimeco al urbo, ktp. igas tiujn popolojn pli kaj pli dependajn de turismo kaj komerco de manartaĵoj, eventuale homoj memvole migras por serĉi laboroportunojn en urbo. En Guizhou mi vizitis vilaĝon konstruitan de la registaro por kunigi en sama loko homojn el pluraj tre malgrandaj vilaĝoj disigitaj tra vasta areo, por tiel pliefikigi la venadon de turistoj kaj liveradon de servoj pri sanprizorgo kaj edukado. Estis evidente por mi, ke tiuj homoj fariĝas pli dependaj de turismo por vivtenado, sed tiuj, kiuj volas serĉi novajn laboroportunojn trovas ilin surloke kaj ne migras, sekve povas konservi siajn tradiciojn kaj resti kun siaj familianoj.

 

    Vizito al Hebei-provinco donis al mi oportunon konatiĝi kun aliaj iniciatoj de Ĉinio por mildigi malriĉecon. Unue menciindas tio, ke oni ofte atentigis min pri tio, ke tiuj iniciatoj kun kiuj mi konatiĝis en Hebei estis planitaj de la loka registaro surbaze de lokaj bezonoj, rimedoj kaj kondiĉoj, alivorte Ĉinio atentas pri lokaj specifaĵoj en planado de tiaj agadoj, kaj tio estas gravega afero por efikigi la agadon.

 

    Hebei-provinco troviĝas en norda Ĉinio, apud Pekino kaj Tianjin, du el la tri plej grandaj urboj de la lando. Sekve, agrikulturo kaj turismo estas promesplenaj aktivaĵoj por la provinco, kiu kapablas provizi freŝajn agrikulturajn produktojn al la urbegoj kaj estas facile atingebla de turistoj.

 

    Per rapidtrajno mi rapide vojaĝis el Pekino al la urbo Xingtai kiel membro de delegitaro de diplomatoj kaj alilandaj fakuloj. Xingtai estas granda urbo kun novaj kaj belaj konstruaĵoj kaj parkoj. Mi tamen ne vidis allogaĵojn en tiu urbo, eble pro tio, ke mi ne havis tempon sperti ĝin, nur gastis ĉe hotelo kaj de tie vizitis ne la urbon mem, sed ĝian ĉirkaŭaĵon. La vetero ankaŭ estis malfavora al nia vizito: ĝuste dum tiuj tagoj Xingtai estis trafita de serioza polunubo, pri kio bedaŭris lokaj aŭtoritatoj kiuj bonvenigis nin kun espero montri al ni la belaĵojn de la regiono.

 

Agrikultura Karnavalo en Nanhe-distrikto, Xingtai
 

    Ni unue konis la projekton Agrikultura Karnavalo per vizito al ekspoziciejo pri lokaj agrikulturaj produktoj. En granda forcejo ni povis vidi divers-specajn legomojn kaj kreskaĵojn, ĉiuj belaspektaj. Mi surpriziĝis pro la ekzisto de sukerkano en la ejo: la klimato en Hebei ne estas favora al tiu planto, tamen en forcejo oni sukcesas kulturi ĝin. Verŝajne venas el Hebei la sukerkanon kiun mi foje vidas ĉe fruktobudoj proksime al mia hejmo. Ĉu eble la sukerbriko kiun mi aĉetis en Tianjin estas ankaŭ el Hebei? Per Agrikultura Karnavalo la registaro klopodas kreskigi la enspezojn de kamparanoj per agrikultura turismo. Antaŭ transloĝiĝi Ĉinien mi loĝis dum unu jaro en brazila agrikultura turismejo kaj por mi estis interesa afero konatiĝi kun simila programo en Ĉinio.

 

    Mi rapide komparos ambaŭ projektojn. Ĉe la urbo Valinhos, kie mi loĝis, en la komenco de la 1960-aj jaroj la registaro aĉetis antikvajn kafobienojn, postrestaĵoj de la epoko kiam brazila ekonomio estis dependa de kafoproduktado, dispecigis ilin en pluraj bienetoj kaj transdonis ilin al malriĉaj kamparanoj por ke ili plantu fruktojn, kreskaĵojn kaj legomojn. Post pluraj jardekoj la regiono ekfamiĝis kiel ĉefa produktejo de fruktoj. Fruktobienoj laborigas pli da homoj ol kafobienoj, kaj la bienistoj trovis en turismo aldona enspezofonto: turistoj pagas por viziti la bienojn kaj ankaŭ aĉetas lokajn varojn. Multaj el tiuj bienistoj ankaŭ produktas konfitaĵojn, vinojn kaj aliajn varojn kiujn ili povas vendi al turistoj kontraŭ pli alta prezo. Fruktoj estas eksportataj per la najbara internacia flughaveno.

 

Agrikultura Karnavalo: plantoj vigle kreskas en forcejo
 

    Mi ne sufiĉe bone konis la Agrikulturan Karnavalon de Xingtai, tamen la forcejo kiun mi vizitis estas la kerno de la projekto. Ĝi estas la kvara plej granda agrikultur-karnavalejo en Ĉinio kaj troviĝas apud aŭtovojo, sekve ĝi certe kaptas atenton de ŝoforoj, kiuj povas profiti la ŝancon viziti ĝin. Estas kontrakto inter la registaro kaj lokaj kamparanoj, per kiu kamparanoj fariĝas akciuloj de la projekto kaj monprofitas de ĝi. Temas pri kunlabora entrepreno, ne individua kiel en Brazilo, kaj mi ne scias ĉu turistoj ankaŭ rajtas viziti la bienojn per tiu projekto.

 

    De tie ni iris al Lincheng-distrikto por koni tri aliajn strategiojn pri reduktado de malriĉeco: produktado de elektro per suncentralo, bestokulturo kaj turismo. Ĉiun mi komentu aparte.

 

    Tra tuta Ĉinio oni konstruas vastajn suncentralojn, kaj antaŭ ne longe El Popola Ĉinio aperigis tre interesan novaĵon pri nova suncentralo konstruita sur fiŝbredejo. Dum mia vizito al Interna Mongolio (dum printempo, ĵus antaŭ miaj ferioj. Mi ankoraŭ ne verkis pri ĝi, temo por alia artikolo) mi vidis grandegan suncentralon sur stepo, en Hebei mi vidis similan suncentralon, tamen konstruitan en loko ne tiom ebena. La firmao kiu funkciigas la suncentralon novigas en la kampo de socia entreprenado: unue, parto de la profito estas donacata kiel monsubteno al ĉirkaŭ 800 malriĉaj familioj. Due, la firmao luas tegmentojn de kamparaj domoj kaj forcejoj por produkti elektron, kaj tio donas kroman profiton al la kamparanoj. Sunpaneloj sur forcejo igas ilin pli taŭgaj por kelkaj specifaj plantoj, kaj la firmaoj investas en esploroj cele al plibonigo de agrikulturo sub tiuj kondiĉoj.

 

Nia delegitaro dum vizito al ŝafbieno
 

    Bestokulturo provizas viandon al la urboj. Ni vizitis ŝafobienon kie laboras 65 homoj, inkluzive de 26 fakuloj. Tiu nombro impresis min, ĉar en Brazilo oni kutime ne vidas tiom da fakuloj laborantaj en bieno, sed la kialo estas simpla: la firmao investas en scienca esplorado, uzas diversajn teknologiajn rimedojn en ŝafobredado kaj kunlaboras kun universitatoj en sicenca esplorado. Por viziti la bienon ni devis surmeti specialajn vestaĵojn, kaj ankaŭ funkciuloj en ĉiutaga vivo faras la samon. Mi neniam bezonis vesti min tiel por viziti brazilan bienon. La rezulto de la tuta afero: tiu bieno klopodas registri ses patentojn pri ŝafobredado, dum brazilaj bestobredistoj plej ofte importas teknologion anstataŭ disvolvi propran.

 

    Por manĝigi la ŝafojn, la bieno aĉetas maizaĵojn kaj aliajn agrikulturajn produktojn el proksimaj vilaĝoj. Cetere la firmao pruntas monon al malriĉuloj, por ke ili fariĝu akcianoj: la firmao prizorgas la tutan procezon de bredado kaj regule pagas al akcianoj 8% de sia profito. Finfine, 40 funkciuloj de la firmao estas el lokaj malriĉaj vilaĝoj.

 

Kelkaj ŝafoj en la bieno
 

    En la sama distrikto oni ankaŭ klopodas disvolvi turismon: naturo donis al tiu loko la belan montaron Tiantai kaj Lincheng Nacian Geologian Parkon. Proksime al ĝi homoj konstruis, antaŭ tre longa tempo, la vilaĝon Chengyang, kie nuntempe loĝas 1320 homoj. La bela natura scenejo estas taŭga por ekologia turismo kaj radikalaj sportoj, dum la antikva vilaĝo ankaŭ havas allogaĵojn por turistoj kaj la registaro restaŭras damaĝitajn domojn de vilaĝanoj, por ke la vilaĝo estu preta bonvenigi vizitantojn.

 

    La vizito al la montaro estis tre rapida: ni nur vidis ĝin de proksime, tamen ne havis tempon supreniri por rigardi la ĉirkaŭaĵojn el la supro. Ni tamen estis varme bonvenigitaj de la vilaĝanoj en Chengyang, kiuj estis atendantaj nin kun varmega teo kaj lokaj frandaĵoj. Speciale menciinda estas tradicia novjara kuko trovebla nur en tiu vilaĝo. Kvankam tiam ankoraŭ estis frue por festi la novjaron, ili bakis kukojn speciale por ni.

 

    Cetere la varmeco de la koroj de tiuj vilaĝanoj profunde tuŝis mian koron. Ĉiuj gajaj kun siaj poŝtelefonoj fotante la historian momenton, kiam diplomatoj kaj alilandaj fakuloj vizitis ilian vilaĝeton. Mi naskiĝis en brazila urbeto kaj tie vivis dum 17 jaroj, kaj tiu okazaĵo venigis al mia memoro plurajn okazaĵojn de mia infaneco: la grandaj festoj okaze de karnavalo kaj la datreveno de la urbo, kiam la urbo ricevas multegon da turistoj, la tago, kiam rusa delegitaro vizitis la urbon, malofte vizitata de alilandanoj, la fojfojaj vizitoj de brazilaj aŭtoritatoj, kiuj ĉiam allogis amason da homoj... Ĉi foje mi ne estis lokano, sed unu el la vizitantoj, sed rememoris mian ekscitiĝon kiam mi estis en la alia flanko, atendante por vidi la vizitantojn.

 

    Ni atingis la vilaĝeton dum vesperiĝo, kaj unue kaptis mian atenton la multego da kokinoj kiuj libere vivas en la vilaĝo kaj tiam estis sin pretiĝantaj por dormi sur arboj kaj tegmentoj. Ĉe la horizonto, la lastaj sunradioj kreis por ni mirindan spektaklon. Mi sentis min tre feliĉa kaj certe volas viziti tiun vilaĝeton en alia momento, se mi havos tiun oportunon.

 

Vilaĝanino bredas anasojn en nuksplantejo de la firmao Lvling
 

    Sekvatage ni vizitis la firmaon Lvling, kiu produktas nuksojn. La firmao investas en scienca esplorado pri nuksoj kaj disvolvis plurajn produktojn, kiel ekzemple divers-specajn nuksojn, nuks-pilolojn, trinkaĵojn el nuksoj kaj legomojn kiuj nature entenas selenon, kemia elemento trovebla en nuksoj kaj kies ĉiutaga konsumo en tre malaltaj dozoj estas grava por homa sano. Biogasa centralo estis konstruita por uzi la gason el la plantejo por produkti elektron. La bredado de anseroj kaj kokinoj inter la arboj kontribuas por kontrolo de insektoj kaj kreskaĵoj kaj donas kroman profiton al la firmao per vendado de ovoj. Lvling dungas plurajn homojn el najbaraj vilaĝoj kaj konstante investas en ilia edukado.

 

    Speciale interesa iniciato estas tiu, de konstruado de turisma infrastrukturo ĉe la nuksplantejo: estis fondita ekoturisma entrepreno, kiu venigas turistojn al la loko por viziti la bienon kaj la fabrikon, kaj surloke oni ankaŭ konstruis ludejojn kaj amuzejojn por turistoj, kie eblas promeni, praktiki sportojn aŭ simple ĝui la kamparan etoson. Ankaŭ eblas viziti muzeon pri la historio de la firmao.

 

Sciencistoj en laboratorio de Lvling-firmao: investoj en disvolvado de novaj kaj pli altkvalita produktoj altigas enspezojn kaj kreas novajn laborpostenojn.
 

    La vizito al Hebei-provinco donis al mi valoran oportunon konatiĝi kun kelkaj iniciatoj de Ĉinio cele al mildigo de malriĉeco. Pluraj el tiuj iniciatoj estas imitindaj de aliaj landoj, kaj ĉiuj estas inspirigaj. Al mi speciale plaĉas la kreemo de ĉinoj en disvolvado de originalaj solvoj al la plej grava problemo de la mondo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments