El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezentado de Qipao ĉe krutaĵo en Chongqing, Ĉinio

| 2017-03-29
Bookmark and Share

 

    La 26-an de marto, pli ol 70 entuziasmuloj de la ĉina robo Qipao kolektiĝis ĉe la krutaĵo de Jinfo-monto, kiu situas en Chongqing, sudokcidento de Ĉinio, por tie prezenti la kostumon. La krutaĵo estas longa je 3 kilometroj kaj alta je pli ol 2 mil metroj.

 

 

    Qipao estas unu el la plej gravaj reprezentantoj de la ĉinaj vestoj kaj venis de uniformo de virina lernejo en Ŝanhajo en la tempo de la Respubliko de Ĉinio. Lernejaj knabinoj en tiu tempo estis konsiderataj kiel la plej fruaj ĉefaj uzantoj de Qipao. La kostumo fariĝis populara kiel simbolo de edukitaj virinoj de nova epoko. La modo disvastiĝis de Ŝanhajo al la tuta lando, kaj Qipao fariĝis ĉefa vesto por ĉinaj urbaj virinoj.

 

 

    La 23-an de majo 2011, la manfara metio de Qipao estis enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo rekonita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments