El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj trezoroj prezentotaj en Metropola Muzeo de Arto

| 2017-03-29
Bookmark and Share
Surgenua terakota militisto el la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin
 
Jada vesto kun ora drato de Dou Wan, edzino de Liu Sheng, reĝo de Han-dinastio
 
Dancanta terakota figuro de Han-dinastio
 

    La 27-an de marto en Novjorko la Metropola Muzeo de Arto anoncis, ke la speciala ekspozicio "Kulturo de Dinastioj Qin kaj Han" estos malfermita en la 3-a de aprilo. En la ekspozicio granda nombro de ĉinaj kulturaj objektoj de la dinastioj Qin kaj Han estos prezentitaj, inkluzive de surgenua terakota militisto el la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin kaj jada vesto kun ora drato de Dou Wan, edzino de Liu Sheng, reĝo de Han-dinastio. Tio estas la plej granda ekspozicio pri ĉinaj kulturo kaj arto en Usono ĉi-jare. La 164 ekspoziciaĵoj estas el 32 ĉinaj organizoj pri kulturaj objektoj. La ekspozicio prezentos atingojn de arkeologio kaj esploradon pri historio dum la lastaj 50 jaroj, kaj montros la artaĵojn kaj kulturaĵojn de pli ol 400 jaroj en la dinastioj Qin kaj Han.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments