El Popola Ĉinio>头条新闻>

La usonan merkaton gvatas Mobike kaj Ofo, la pioniroj de kunluaj bicikloj

| 2017-03-29
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de la retejo de la usona ĵurnalo Wall Street Journal en la 24-a de marto, la kompanio Bluegogo, kiu estas nova kompanio pri kunluaj bicikloj kun la ĉefsidejo en Pekino, decidis ĉi-jare kolekti 58 milionojn da usonaj dolaroj en novaj projektoj. Nuntempe la kompanio komencis servigi 200 biciklojn en San-Francisco de la usona ŝtato Kalifornio. La bicikloj de la kompanio havas la bluan koloron.

 

    Post la debuto de la bluaj bicikloj en la lando, komencis montri sian ĉeeston tie ankaŭ la du aliaj ĉinaj kompanioj pri kunluaj bicikloj, Mobike kaj Ofo. En marto ĉi-jare Mobike partoprenis en ekspozicio pri teknologio, distro kaj novkreado en la urbo Austin de la usona ŝtato Teksaso, kaj eksponis siajn plej novajn produktojn. Aliflanke Ofo esperas antaŭ julio ĉi-jare servigi 50 mil kunluajn biciklojn en 10 urboj de Usono.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments