Granda areo de te-ĝardeno en Nankino, Ĉinio



Lastatempe komenciĝis pluk-periodo de Yuhua-teo en mil-mua ekologia te-ĝardeno en la pitoreskejo Zijin-monto, Nankino, sudorienta Ĉinio. Junaj knabinoj venas al la te-ĝardeno por pluki foliojn de Yuhua-teo.
Yuhua-teo estas unu el la dek plej famaj specoj de teo en Ĉinio. La manfara metio de Yuhua-teo estis enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo de la provinco Jiangsu pro la zorga elektado de foli-burĝonoj kaj kompleksa procezo de produktado.
Yuhua-teo estas fama pro verda koloro, freŝa aromo kaj milda gusto. Se vi enverŝas bolantan akvon en tason kun ĝiaj folioj anticipe metitaj, sur la akvo-surfaco baldaŭ aperas lanugo, kaj la koloro fariĝas verda kaj tamen klara. Yuhua-teo utilas por refreŝigo, faciligo de digestado, traktado de astmo kaj forigo de graso el la korpo ktp.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat