Ĉefpaĝo

Mia lernado en Ĉinio: ne nur ĉinan lingvon, sed ankaŭ pri ĉina kulturo

| 2017-03-31
Bookmark and Share

    Dum la unua semestro de la pasinta jaro mi dum kvar monatoj lernis la ĉinan lingvon en lingvolernejo, sed bedaŭrinde mi ne povis daŭrigi la studojn tie. Mi klopodis studi sola hejme, sed vane: mi malfacile koncentriĝas kaj ofte pigras studi hejme, krom se mi havas limdaton por liveri hejmtaskon al la lernejo, kiel antaŭe. Mi tamen ekde tiu momento klopodas uzi la ĉinan lingvon en ĉiutagaj situacioj, ekzemple en superbazaro, restoracio, ktp.

 

Leciono pri mahjong: lernado ne nur de la lingvo
 

    Malfacilaĵo kiun mi trovas tiusence estas la fakto, ke kiam ĉino aŭdas simplan ĉinlingvan frazon de mi tuj komencas paroli al mi kvazaŭ mi estas denaskulo. En aliaj landoj simila afero okazas, mi tamen havas la impreson, ke male al brazilanoj, kiuj kutime malrapide parolas post la konstato, ke la alia persono ne flue regas la lingvon, ĉinoj kutime parolas rapide kaj mi ne kapablas tiom rapide sekvi kion ili diras.

 

    Mi tre volis daŭrigi mian lernadon de la ĉina lingvo, eĉ ĉar tio estas gravega afero por pli bone kompreni ĉinan kulturon. Bonŝance de oktobro ĝis la komenco de decembro mi havis la oportunon daŭre lerni la ĉinan. Pli bone: en mia laborejo! Kaj eĉ pli bone: senpage! Tio okazis danke al iniciato de Ĉina Internacia Eldona Grupo, al kiu apartenas El Popola Ĉinio. Ni ricevis lernolibrojn eldonitajn de ĈIEG kaj la studentoj estis dividitaj en tri klasoj: komencantoj, mez-niveluloj kaj progresantoj.

 

    Sekve mi komencis dufoje semajne ricevi lecionon de la ĉina lingvo tuj post la laboro. Ĉiu leciono daŭris du horojn. Sed ne nur pri lingvo temis la kurso: en kelkaj semajnoj mi havis tri lecionojn, unu pri la ĉina lingvo kaj la aliaj du pri ĉina kulturo. Mi tiel ankaŭ lernis ion pri kaligrafio, ĉina tradicia pentrarto, teceremonio kaj mahjong.

 

    Estis iom malfacile por mi alkutimiĝi al la metodo de la kurso: alia libro, alia instrumetodo... Aliflanke mi aliĝis kiel komencanto kaj reviziis multajn aferojn, kiujn mi jam estis lerninta antaŭe, kaj tio faciligis mian adaptiĝon al la nova metodo.

 

Bambuo: mia unua provo en ĉina tradicia pentrarto
 

    Cetere mi rimarkas, ke mi pli rapide progresas en la regado de skriba lingvo ol tiu de parola lingvo. Mi pensas ke tio okazas parte pro tio, ke mi malofte komunikiĝas en la ĉina, ĉar mia vortprovizo ankoraŭ estas tre limigita kaj cetere instrulibroj kutime simpligas la veran lingvon por ke lernanto pli facile kapablu praktiki bazan konversacion, sed reala uzo de la lingvo ne estas tia. Bona ekzemplo estas la demando “kiel vi fartas?”. Laŭ instrulibroj kaj gvidiloj pri la ĉina lingvo oni devas diri “ni hao ma?” (你好吗?), sed mi neniam aŭdis tion surstrate. Por didaktika celo tiu frazo estas bonega: 你好 estas “saluton”, ĝi tamen signifas “vi bone”. Kiam al ĝi aldoniĝas 吗, simila al la esperanta ĉu, tio fariĝas demando, io kiel “ĉu vi fartas bone?”. Tio estas perfekte komprenebla de ĉino, sed nekutima. Tamen per tiuj du esprimoj eblas efike instrui ion pri gramatiko al eksterlandanoj.

 

    Mi plejofte uzas la ĉinan dum aĉetado: mi negocas prezojn en merkatoj, aĉetas manĝaĵon en restoracioj, kaj tio permesas al mi ekzerci la lingvon kaj iom plu lerni. Multaj vendistoj, tamen, hontas paroli al eksterlandano, tio estas normala en Ĉinio, aliaj klopodas paroli al mi angle, kutime kun tiom forta akĉento, ke mi pli bone komprenas ilin en la ĉina, kaj estas tiuj kiuj traktas min samkiel ĉino: parolas tre rapide kaj sen klopodo simpligi la frazojn por ke mi pli facile komprenu.

 

    La skriban ĉinan mi pli facile ekzercas kaj cetere mi sentas min pli instigata lerni ĝin, eble pro mia pasio al literaturo, mi donas pli grandan atenton al skriba lingvo. En buso kaj metroo mi kutimas rigardi la ĉinlingvajn nomojn de la haltejoj, identigi la ideogramojn kiujn mi konas, klopodi lerni novajn per komparo al la pinyin-versio... Ankaŭ tre helpas min la poŝtelefona apo Pleco: mi desegnas ideogramon sur tuŝekrano kaj la programo informas ĝian nomon kaj signifon. Mi ŝatas legi nomojn de bushaltejoj, stratoj, vendejoj ktp. nur en la ĉina, sen pinyin, ĉar tio devigas min pensi kaj klopodi diveni la signifon. Lernado estas nur konsekvenco de tiu kutimo.

 

Floroj pentritaj de mi: ĉu mi progresis en lernado de ĉina pentrarto?
 

    En 2015, tuj post mia alveno al Ĉinio, mi havis lecionon pri kaligrafio danke al aktivaĵo de eldonejo Sinolingua, kiu ankaŭ estas membro de nia eldongrupo. Cetere estis Sinolingua kiu organizis la ĉi-fojan lingvan kurson. Mi povis denove ekzerci mian kaligrafian talenton, kaj mi bezonos ekzerci multe pli por ke mia kaligrafio fariĝu boneta. Lerni kaligrafion ne nepre igos min lerta kaligrafiisto, sed certe post lernado pri baza tekniko, materialoj, historio de tiu tradicia arto, ktp. mi sukcesas pli bone kompreni kaj admiri tiun arton.

 

    La sama instruistino, kiu instruis al mi kaligrafion, ankaŭ instruis ĉinan pentrarton. Mi ĉiam admiris tiun arton, sed neniam imagis ĝian teknikon: oni metas la penikon en akvon por ŝanĝi la tonon de la inko, kaj freŝa inko antaŭe metita sur papero disiĝas laŭ la iro de la malseka peniko tra la papero, dum seka inko restas en la sama pozicio. Mi malkovris, ke pentri bambuon, birdon aŭ floron estas pli facile ol mi supozis, aliflanke oni devas multe praktiki por fariĝi lerta en tiu arto. Nia instruistino praktikas kaligrafion kaj pentrarton ekde sia infaneco.

 

    Okaze de tiuj lecionoj mi finfine lernis pri la graveco havi ĉinan nomon: oni devas subskribi sian verkon. Ekde mia alveno oni ofte demandas min ĉu mi havas ĉinan nomon, tamen mi neniam komprenis kial ĝi estas bezonata kaj kiu estus ĝia utilo en mia ĉiutaga vivo, do mi ĝis nun neniam zorgis pri tio.

 

Lernado pri teceremonio
 

    Teceremonion kaj mahjong-ludadon mi lernis de mia instruisto de la ĉina lingvo. Jes, oni transdonis al li la taskon instrui al ni tion. Li rakontis, ke dum sia infaneco li kutimis ludi mahjong kun sia avo, kaj danke al tiu sperto li povis instrui nin la bazan ludadon, ni tamen ne lernis strategion. Li rekomendis al eksterlandanoj en ĈIEG renkontiĝi fojfoje por ludi mahjong, tiel ke ni povos praktiki kaj plibonigi nian teknikon, sed ne rekomendis al ni ludi surstrate kun maljunuloj (dum somero ĉie oni vidas homojn ludantajn mahjong surstrate), ĉar tiuj homoj estas tre lertaj pri la ludo kaj niaj ŝancoj estas tre malgrandaj kontraŭ ili. Oni kutime vetas monon en tiu ludado. La reguloj de mahjong varias depende de la regiono, kaj en la tuta lando ekzistas kelkaj popularaj variaĵoj de la ludo.

 

    Por lernado de teceremonio ĉiu lernanto ricevis skatolon kun iloj kaj ujoj necesaj por prepari teon. Post la fino de la lecionoj ni povis kunporti la materialojn hejmen, kiel donaco. Mi ne estas bona mahjong-ludanto, nek bona pri kaligrafio aŭ pentrarto, sed almenaŭ mi finfine kapablas infuzi teon. Mi ĉiam min demandis kial mia hejme farita teo estas malpli bongusta ol tiu preparita de azianoj, kaj finfine trovis la respondon: mi ne konis la ĝustan manieron infuzi ĝin. Brazilanoj ofte preparas infuzaĵojn bojligante herbon kune kun la akvo. Alia eraro, eble pro la brazila kutimo prepari kafon, estas aldoni la herbon al la bojliĝanta akvo: fakte oni devas fari la malon, aldoni varman akvon al la herbo. Finfine, post infuzi teon por la unua fojo oni ĝin forĵetas, ĉar ekde la dua infuzo ĝi havas pli mildan guston.

 

La unua kurso jam finiĝis. Mi atendas la sekvan!
 

    Post la lasta leciono okazis solenaĵo kun ĉiuj studentoj kaj kelkaj altranguloj de ĈIEG. Post paroladoj kaj prezentado de la rezulto de enketo pri niaj spertoj en la kurso, oni anoncis la planon daŭre oferi ĉinlingvan kurson por ĈIEG-funkciuloj, kaj ĉiu el ni ricevis atestilon pri la fino de la kurso kaj saketon kun donacoj: kvar libroj eldonitaj de Sinolingua por esti uzataj en lernado de la ĉina. En tiuj libroj estas simplaj dialogoj, vortprovizo pri kelkaj specifaj temoj kaj aliaj aferoj, por esti uzata kiel aldona materialo al la lernolibro.

 

    Mi kore dankas al ĈIEG pro tiu valora oportuno kaj esperas baldaŭ rekomenci mian lernadon en klasĉambro por pli rapide progresi en la ĉina lingvo kaj pli profunde lerni pri ĉina kulturo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments