El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto vizitos Finlandon kaj renkontiĝos kun Trump en Usono

| 2017-03-31
Bookmark and Share
Bieno Mar-a-Lago en Florido, Usono
 

    La 30an de marto Lu Kang, proparolanto de Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Finlando inter la 4a kaj 6a de aprilo, kaj renkontiĝos kun la usona prezidento Donald Trump en la 6a kaj 7a de aprilo en la bieno Mar-a-Lago en Florido, Usono.

 

 
 

    Biena diplomatio fariĝis kutimo por komunikado de internaciaj politikistoj. Malpeza okazo, bela medio kaj senkravata diplomatio estas lubrikaĵo kaj sinergisto por solvo de diverĝoj kaj plifortigo de kunlaboro. La eksterordinara renkontiĝo en bieno fariĝos la fokuso de ĉefaj amaskomunikiloj de Usono.

 

 

    Iu, kiu bone konas Trump, diris, ke la bieno Mar-a-Lago estas same kiel aŭ eĉ pli grava por li ol Trump-Turo en Novjorko, ĉar en la bieno li povas libere interreagi kun tiuj, kiujn li ŝatas. Imageble, la bieno kun legenda historio havos ŝancojn okazigi gravajn renkontiĝojn en la estonteco.

 

    Antaŭ kvar jaroj ĉina prezidanto Xi Jinping kaj tiama usona prezidento Barack Obama renkontiĝis en Annenberg-bieno. Nun la tutmondaj amaskomunikiloj intense atentas la renkontiĝon de la ĉina prezidanto kaj la usona prezidento en la bieno Mar-a-Lago.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments