El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana Ĉambro pri Komerco kaj Industrio en Ĉinio okazigis arbo-plantadon

| 2017-03-31
Bookmark and Share
 

    La 26-an de marto, Japana Ĉambro pri Komerco kaj Industrio en Ĉinio, kun helpo de la Arbarkultura Departemento de Hebei-provinco kaj aliaj organizoj, okazigis en la urbo Zhuozhou de Hebei-provinco la unuan "arbo-plantadon de Japana Ĉambro pri Komerco kaj Industrio en Ĉinio", kaj pli ol 250 personoj el 25 japanaj kompanioj en Ĉinio partoprenis en ĝi.

 

 

    Per komuna laboro, 400 sakuroj, 400 persikarboj kaj 400 purpurfoliaj prunarboj estis plantitaj sur deklivo.

 

    Takeshi Kanamori, vicprezidanto de Japana Ĉambro pri Komerco kaj Industrio en Ĉinio kaj ĉefreprezentanto de la japana kompanio Mitsui en Ĉinio, indikis en la malfermo de la agado, ke japanaj kompanioj en Ĉinio ĉiam volas kontribui por fortigi amikecon inter la du landoj. Ĉe la 45-a datreveno de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio, la aktiveco estas signifoplena.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments