El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj astragaloj pompas ĉe la lago Poyang

| 2017-04-05
Bookmark and Share

 

    De kelkaj tagoj, danke al la serena vetero, floroj pompas kaj herboj verdas ĉe la lago Poyang, signalante la alvenon de la printempo.

 

 

    La lago estas la plej granda lago de sensala akvo en Ĉinio, kaj la dua granda lago de la lando. Ĝi situas en la norda parto de la provinco Jiangxi, sur la suda bordo de Jangzio. Ĝi estas ankaŭ la plej granda protektejo de birdoj en la tuta mondo.

 

 

    La ĉina astragalo (Astragalus sinicus) estas planto kiu originas de Ĉinio, kaj nun ĝi distribuiĝas en la meza kaj okcidenta regionoj de Azio.

 

 

    Por utiligi la planton kiel ĉefan fonton de mielo, ĉinoj jam multloke plantis la ĉinan astragalon en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzio dum la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911).

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments