El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis Printempa Televido-Festivalo en Cannes, Francio

| 2017-04-05
Bookmark and Share
 

    La 3-an de aprilo malfermiĝis Printempa Televido-Festivalo en Cannes, Francio. Preskaŭ 100 kompanioj de Ĉinio partoprenas en la ekspozicio pri la festivalo por serĉi internacian kunlaboron. Kelkaj kompanioj pri filmado aktive diskonigas siajn verkojn por kino kaj televido.

 

    Enhavoj rekomendataj de ĉinaj kompanioj temas pri diversaj areoj, inkluzive de kinarto, televido, animacio, dokumentaj filmoj kaj aliaj artoj. Laŭ iu raportisto, videaj platformoj iQIYI, Tencent kaj aliaj unuafoje starigis budojn por diskonigi siajn proprajn kreaĵojn. Per tiuj platformoj oni aldonis freŝan sangon al evoluado de televidprogramoj eksterlande.

 

    Krome, dum ĉi-foja televido-festivalo ankaŭ estos prezentitaj partoj de originalaj verkoj faritaj de ĉinaj studentoj pri kinarto kaj televido. Mallongaj dokumentaj filmoj faritaj de studentoj eniros en internacian merkaton por la unua fojo.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments