AIIB: Internacia kunlaboro per konstruado de infrastrukturo

| 2017-04-06
Bookmark and Share

    Antaŭ nelonge mi vizitis la sidejon de AIIB – Azia Infrastruktura Investa Banko – kune kun delegitaro de ĵurnalistoj de ASEAN-landoj. Legantoj de El Popola Ĉinio certe scias, ke ni ofte aperigas novaĵojn pri tiu banko, kreita pasintjare por infrastruktura investado en aziaj landoj. Tamen kelkaj bazaj informoj pri ĝi estas nekonataj de multaj homoj, kaj mi profitis la okazon por informiĝi pri la celoj kaj politikoj de la banko, por tiel pli bone informi niajn legantojn pri la graveco kaj dimensio de tiu banko, kiu jam naskiĝis giganto.

 

La sidejo de AIIB en Pekina Financa Strato
 

    Kio estas AIIB?

 

    Unue, estas afero konata en la tuta mondo, ke en multaj aziaj landoj mankas infrastrukturo. Tiuj landoj estas malriĉaj kaj trovas plurajn malfacilaĵojn por disvolviĝo. Aliaj landoj, tamen, havas kapitalon kaj povas subteni infrastrukturajn projektojn, do kial ne kunigi fortojn kaj kunlabori per banko, kiu povas alproksimigi landojn per konstruado de infrastrukturo? Oni konsideras necese jaran investon de 1.7 triiliono da usonaj dolaroj en infrastrukturo en Azio dum la sekvaj jaroj, tamen nuntempe oni investas multe malpli ol tio. Sekve, AIIB celas mildigi tiun diferencon inter la necesaj kaj efektivaj investoj en infrastrukturo en Azio, ekskluziva fokuso de la banko.

 

    Sed kio estas infrastrukturo? Oni kutime imagas ĝin kiel tio, kio ligas homojn al aliaj homoj, ekzemple stratoj, pontoj, fervojoj, havenoj, ktp. Tamen ankaŭ servoj estas infrastrukturo. Cetere infrastrukturo kunligas ne nur homojn, sed ankaŭ merkatojn, firmaojn, landojn, kaj sekve kontribuas por ekonomia prospero kaj kunlaboro inter landoj.

 

Ĵurnalistoj de El Popola Ĉinio kaj ASEAN-landoj dum vizito al AIIB-sidejo
 

    Partoprenantaj landoj de AIIB

 

    Okaze de mia vizito al AIIB-sidejo, ĝi havis 53 membrojn, tamen antaŭ ne longe la nombro kreskis al 70, post akcepto de pliaj 13 landoj kaj regionoj kiel membroj de AIIB. Ili estas dividitaj en du apartaj kategorioj: regionaj (t.e. aziaj) membroj kaj neregionaj (alikontinentaj) membroj. Oni povas demandi: sed kial neazia lando interesiĝus esti membro de tiu banko? Kialoj estas pluraj: ekde simpla monprofito ĝis la evidentaj oportunoj kreitaj de infrastruktura disvolvado, kiel faciligo de internacia komerco per internacia transporto pli rapida kaj malpli kosta.

 

    La fundamenta regulo de AIIB estas tiu, ke ĝia strategio estas kreita surbaze de interkonsento inter la membroj, sekve membriĝi en AIIB donas al registaro de lando aŭ regiono la eblecon partopreni en la strategia planado de AIIB kaj per ĝi influi la disvolvadon de tuta Azio. Prioritatoj de ajna membroj estas ankaŭ prioritatoj de la banko, sekve La Zono kaj Vojo estas ankaŭ prioritato de AIIB.

 

    Kiel AIIB elektas projekton?

 

Enirhalo de AIIB-sidejo
 

    La regularo koncerne al internaj procezoj kaj prioritatoj estis kreitaj per interkonsento inter membroj. Prioritatojn ĝi donas al projektoj daŭripovaj, kiuj konektas landojn kaj venigas privatajn investojn en pli da infrastrukturo. AIIB emfazas la kvaliton de la projekto, konsiderante la tutan ekonomian kaj socian medion influotan de ĝi. Alia grava punkto estas politikoj por redukti koruptadon en la tuta procezo kaj garantii bonan uzon de la investita mono.

 

    Ĉiu projekto estas analizata de diverslandaj fakuloj, kiuj kontrolas ĝiajn realigeblon, efikon, ktp. kaj plibonigas ĝin. Ekzemple, se oni proponas projekton pri konstruado de aŭtovojo, unue fakuloj kontrolos kiom da trafiko estas atendata, ĉu la grandeco estas taŭga por tiu trafiko, ĉu ĝi estos konstruita en taŭga loko, inter aliaj aferoj. Sekve aliaj fakuloj kontrolos aliajn kondiĉojn pri juraj kaj teknikaj temoj, ekzemple ĉu ĝi estis planita laŭ internaciaj normoj, ĉu ĝi konformas al lokaj leĝoj, ĉu ĝi estas sekura por pasaĝeroj, ktp. kaj ankaŭ ĝia kontribuo por loka disvolviĝo estas taksata. Oni klopodas optimumigi la efikon de la projekto antaŭ ĝia aprobiĝo.

 

    Konkretaj rezultoj de AIIB-investado

 

    AIIB estis kreita antaŭ unu jaro, do ankoraŭ ne eblas kolekti datumojn por mezuri la efikon de projektoj realigitaj per ĝi. Kelkaj projektoj estis aprobitaj kaj konstruado komenciĝis, sed plejmulto de la projektoj estas ankoraŭ en tre frua fazo. La banko nur pruntas monon por la realigo de aprobita projekto, la konstruado estas respondeco de la proponanto. AIIB tamen kontrolas la progreson de la konstruado kaj devas ankaŭ kontroli la efikon de realigita projekto por mezuri la rezulton de farita investo.

 

    Inter la infrastrukturo nuntempe konstruata per financa subteno de AIIB estas menciindaj aŭtovojoj en Pakistano kaj Taĝikio, haveno en Omano kaj sistemo por elektrodistribuado en Bangladeŝo. Ĉinio, la ĉefa akciulo de AIIB, havas plurajn subteneblojn por siaj projektoj, sekve ilia realigo ne dependas de financado flanke de AIIB. Oni tamen malkaŝis la ekziston de kelkaj projektoj ligitaj al mediprotektado en Ĉinio, ankoraŭ en tre frua fazo.

 

    Inter la plej atentataj projektoj estas tiuj ligitaj al eksportado de tergaso el Azerbajĝano kaj la konstruado de gas-energia centralo en Birmo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments