El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis lanĉa ceremonio de la dokumenta filmo "Tie estas Ĉinio" kune produktita de Ĉinio kaj Rusio

| 2017-04-06
Bookmark and Share
 

    La 4-an de aprilo okazis lanĉa ceremonio de la unua parto de la dokumenta filmo "Tie estas Ĉinio", kune produktita de Ĉinio kaj Rusio, en la ĉina ambasadejo en Rusio. La dokumenta filmo diskonigas tradiciajn kulturojn kaj sociajn disvolviĝojn de Ĉinio al la rusa popolo por antaŭenigi duflankajn interŝanĝojn kaj lerni unu de la alia.

 

    La dokumenta filmo "Tie estas Ĉinio" temas pri inteligenta fabrikado kaj kreado de Ĉinio, reflektas la ĉefan fluon de disvolviĝo de la moderna Ĉinio kaj montras la esencon de ĉina tradicia kulturo kiaj ĉina opero, kungfuo, ĉina ĉizado, ktp.

 

    La dokumenta filmo enhavas tri partojn kaj la tuta filmado laŭplane finiĝos post malpli ol 3 jaroj.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments