El Popola Ĉinio>头条新闻>

Starigota Xiongan-a Nova Areo

| 2017-04-06
Bookmark and Share

de Zhang Xudong, Li Yahong, Wang Min kaj Cao Guochang el Novaĵ-Agentejo Xinhua

 

 

    Lastatempe la ĉina registaro anoncis starigon de Xiongan-a Nova Areo en Hebei-provinco. Post Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono kaj Ŝanhaja Pudong-a Nova Areo, Xiongan-a Nova Areo estas alia grava areo de la tuta lando. Kial oni starigas la novan areon? Kiel oni elektas ĝian situon? Kian influon ĝi alportos? Raportistoj el Novaĵ-Agentejo Xinhua intervjuis Xu Kuangdi, ĉefo de Konsult-Komitato por Kunordiga Disvolvo de Pekino-Tianjin-Hebei.

 

    Xiongan kaj Tongzhou formos "du flugilojn" por Pekino

 

    D: Tongzhou estas la suba centro de Pekino. Kial oni starigas alian novan areon en Hebei?

 

    R: Kunordiga disvolvo de Pekino-Tianjin-Hebei estas grava strategio de la ĉina registaro. Pekino kaj Tianjin estas tro "dikaj" kaj grandegaj, kaj ili havas grandan diferencon kontraste kun Hebei. Kunordiga disvolvo de la tri lokoj estas urĝa por krei novan kreskon en la nova situacio.

 

    D: La nova areo konsistas el la gubernioj Xiongxian, Rongcheng, Anxin kaj najbaraj regionoj. Kial oni elektis tiun lokon?

 

    R: La situo estis elektita post profunda diskuto pri transporto, geologio, hidrologio kaj konstrua kosto. La areo havas oportunan transporton kaj belan medion. Krome, ĝi estas maldense loĝata kaj malmulte esplorata. Ĝi posedas bazajn kondiĉojn por esploro sur alta nivelo.

 

    Ne-ĉefurbaj funkcioj

 

    D: La areo prenos sur sin ne-ĉefurbajn funkciojn. Kiujn industriojn ĝi disvolvos?

 

    R: La ĉefa tasko de la areo estas preni sur sin ne-ĉefurbajn funkciojn. Tiuj funkcioj devas konformi al la disvolvo de la areo, kaj oni devas optimumigi la spac-aranĝon de la areo laŭ la funkcioj. Por fortigi sian kapablon por disvolvo kaj sekvi disvolvan tendencon de la mondo, la areo devas kulturi kaj disvolvi scienc-novigajn entreprenojn, disvolvi altnivelajn industriojn, altiri elementojn kaj resursojn por novigo, kultivi novan kinetan energion, kaj forĝi novan motoron de novig-akcela disvolvo en la tuta lando.

 

    D: Kiel la areo disvolvos Baiyangdian?

 

    R: Oni devas unue protekti kaj rebonigi la ekologiajn funkciojn de Baiyangdian, la centro de la areo. La ekologia rebonigo dependas de plibonigo de la ekologia medio de la akvoj. Konsidere pri plibonigo de la ekologia medio de la ebenaĵo de norda Ĉinio, rebonigo de Baiyangdian-aj akvoj estos disvolvita sinkrone. La fokuso estas plibonigi regadon de akva resurso en Pekino-Tianjin-Hebei kaj altigi la regnormon de akva medio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments