Kinejo por blinduloj en Pekino, Ĉinio




La kinejo Xinmu situas en iu hutong-o aŭ tradicia strateto de Pekino, Ĉinio. En nerimarkinda dometo kun la areo de nur 20 kvadrataj metroj estas instalitaj plata likvokristala televid-ekrano, DVD-aparato kaj seĝoj. Kvankam la kinejo ŝajnas tre simpla, tamen ĝi jam fariĝis paradizo por blinduloj. En ĉiu mateno sabate kelkdekoj da spektantoj plenigas la ĉambron kaj kune mergiĝas en la mondon de filmo.
La kinejo estis kreita pro la ideo de la fondinto igi blindulojn ĝui filmojn per rakontado de ilia enhavo. Nun ne nur la fondinto sed ankaŭ nombro da profesiaj volontuloj laboras por rakonti la enhavon de filmoj.
Depost la fondiĝo de la kinejo en 2005 estas jam prezentitaj pli ol 600 filmoj.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat