El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua ĝirafo reproduktita en zoologia ĝardeno pri sovaĝaj bestoj de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo

| 2017-04-07
Bookmark and Share
 
 

    La 6-an de aprilo la Zoologia Ĝardeno pri Sovaĝaj Bestoj de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo anoncis, ke en la ĝardeno por la unua fojo oni sukcesis en reproduktado de ĝirafo tiel rompante la mondan rekordon pri la vartado de ĝirafo ĉe la plej alta altitudo.

 

    La bestoĝardeno situas en Xining, ĉefurbo de la provinco Qinghai, kiu havas altitudon de 2 300 metroj kaj estas la plej granda zoologia ĝardeno pri sovaĝaj bestoj sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Nuntempe en la bestoĝardeno vivas ĉirkaŭ 127 specioj kaj pli ol 3 mil bestoj. Kaj ĉi tie troviĝas ankaŭ la unika Bazo por Reproduktado de Neĝleopardoj en Ĉinio.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments