El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Inaŭguriĝis la Shandong-a Esperanto-Klubo en la Zaozhuang-a Universitato

| 2017-04-10
Bookmark and Share
 

    En la 9-a de aprilo, en la Zaozhuang-a Universitato okazis la inaŭgura ceremonio de la Shandong-a Esperanto-Klubo. Al ĝi ĉeestis s-ro Sun Mingxiao, vicĝenerala sekretario de ĈEL kaj respondeculo de la Esperanto-Muzeo en la universitato, d-ro Sasaki Teruhiro el Japanio, eksa prezidanto de KAEM kaj profesoro de la universitato, d-ro Bak Giwan el la Korea Respubliko, vicprezidanto de la klubo kaj profesoro de la universitato, kaj kelkaj junaj klubanoj.

 

    La Shandong-a Esperanto-Klubo fondiĝis en decembro 2016 kaj nun havas 54 membrojn kiel nova organizo de Esperanto en Shandong-provinco. La klubo apartenas al la Esperanto-muzeo de la universitato. S-ro Sun Mingxiao, la respondeculo de la muzeo, estas ĝia prezidanto.

 

(Teksto: Sun Mingxiao, foto: Yuanye)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments