El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li riparas horloĝojn en Malpermesita Urbo

| 2017-04-11
Bookmark and Share

    Wang Jin iĝis fama kiam li estis 55-jara.

 

    En 2016 la dokumenta filmo Majstroj en Malpermesita Urbo estis elsendita kaj tre ŝatata de ĉinaj junuloj. Ĝi temas pri restaŭrado de trezoraj pentraĵoj, bronzaĵoj, horloĝoj, lakaĵoj ktp. en la Malpermesita Urbo. 55-jara horloĝisto Wang Jin kun ĝentila aspekto altiris atenton de multaj junuloj.

 

 

    Ekde 1977 Wang laboris 40 jarojn en la Malpermesita Urbo. Wang rememoris, ke pro manko de horloĝisto, li hazarde fariĝis la disĉiplo de la duageneracia horloĝisto Ma Yuliang en la Malpermesita Urbo. Nun Wang estas la triageneracia heredanto pri restaŭrado de antikvaj horloĝoj en ŝtatnivela kategorio pri nemateria kultura heredaĵo.

 

 

    La tri imperiestroj de Qing-dinastio (1644-1911) Shunzhi, Kangxi kaj Qianlong ege ŝatis horloĝojn, kaj la Malpermesita Urbo konservas horloĝojn el Ĉinio, Svislando, Britio kaj aliaj landoj. Kiel maŝinaj ludiloj por imperiestroj, tiuj horloĝoj havas delikatajn kaj komplikajn mekanismojn kaj teknikojn. Pro tio la horloĝoj postulas konstantan konservon kaj riparadon. Tekniko pri horloĝa riparo estas la sola nemateria kultura heredaĵo, kiu estas senĉese daŭrigita en la Malpermesita Urbo.

 

    Wang diris, ke restaŭrado de antikvaj horloĝoj observas la principon ne ŝanĝi la originalon de la objekto. La tekniko daŭras pli ol 300 jarojn. Teknikistoj akumulas rimedojn el siaj instruistoj per solvo de problemoj de malsamaj horloĝoj.

 

    Post kiam Wang akiris al si grandan famon, oni petas lin subskribi kaj kunfotiĝi surstrate. Li ankaŭ ricevis aron da intervjuoj. Antaŭ la subita famo, Wang tenis sin indiferente. Li diris: "Estas la antikvaj objektoj, kiuj altiras la atenton."

 

    Nun la kulturo pri la Malpermesita Urbo kun preskaŭ 600-jara historio eniras en la vivojn de ordinaraj homoj. "Populariĝo de antikvaj objektoj el la Malpermesita Urbo montras, ke junuloj multe atentas la tradician ĉinan kulturon. Ankaŭ la tradicia ĉina kulturo dependas de junuloj por esti heredita," diris Wang.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments