En majo la vizitindejoj senpage viziteblaj en Guizhou-provinco de Ĉinio

| 2017-04-12
Bookmark and Share
 
 

    En la kunveno por promocio de turismo en Guizhou lige kun la pintforumo pri "La Zono kaj Vojo" estis anoncite, ke en majo ĉi-jare Guizhou-provinco praktikos specialan stimulan politikon por altiri turistojn el la tuta mondo. La celgrupo estas turistoj el Pekino, Tianjin, Hebei, Honkongo, Makao, Taiwan kaj el fremdaj landoj. Por tiuj turistoj dum 18 tagoj, t.e. de la 29-a de aprilo ĝis la 16-a de majo, estos senpagaj la enirbiletoj de ĉiuj vizitindejoj en Guizhou escepte de la varmaj fontoj kaj lokoj mastrumataj kiel parto de komercaj ĉenoj. Pli poste dum 25 tagoj, t.e. la 17-a de majo ĝis la 10-a de junio oni donos rabaton de 50% kompare kun la kutima prezo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments