El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

La pasejo Yumen

| 2017-04-13
Bookmark and Share



Ruino de la pasejo Yumen 



 

    La pasejo Yumen, unu el la 22 ĉinaj lokoj en la programo pri la Silka Vojo: la komenca segmento kaj la projekto pri la reto de la vojoj en la Tianshan-a Galerio kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio, kaj sukcese enskribita en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj, estas gorĝo de la norda linio de la Silka Vojo en la Okcidenta Regiono (regiono okcidente de la pasejo Yumen). Ĝi situas en Gobio je 90 kilometroj nordokcidente de la urbo Dunhuang en la provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio. Yu en la ĉina lingvo signifas jadon. Kaj jado produktita en la regiono devis esti transportata tra la pordo -- la pasejo -- al la internaj lokoj de Ĉinio. Tial la pasejo titolitatis kiel Jada Pordo, t. e. la pasejo Yumen. 

 

    La pasejo estis konstruita antaŭ pli ol 2 mil jaroj, do je ĉirkaŭ la jaro 111 antaŭ Kristo. La imperiestro Wudi de la Dinastio Han siatempe sendis Zhang Qian al la regiono, kaj tiel malfermiĝis la Silka Vojo, kaj por protekti la nordokcidentan limregionon, la imperiestro establis kvar distriktojn (Jun) okcidente de la Flava Rivero, kaj tiel la pasejo Yumen kaj la pasejo Yangguan estis konsideritaj kiel gravaj pasejoj en la Koridoro Okcidenta de la Flava Rivero en la dinastio Okcidenta Han, kaj komercaj pivotoj en la norda linio de la Silka Vojo.

 

    La pasejo Yumen kaj la pasejo Yangguan ja estas ĝemelaj pasejoj sur la Silka Vojo, fore de la urbo Dunhuang respektive je 90 kilometroj kaj je 75 kilometroj. Ambaŭ estis ĉefaj militaj pasejoj sur la dunhuang-a sekcio kaj poŝtaj stacioj sur la Silka Vojo al la Okcidenta Regiono, kaj ligiĝis kun Okcidenta Azio kaj Eŭropo. Pro ĉio ĉi la du pasejoj famiĝis en kaj ekster Ĉinio.

 

    La ruino de la pasejo Yumen estas kvadrata kastelo, kaj la bone protektata urbomuro masonita per leŭso altas je 10 metroj kaj larĝas je 3 metroj supre kaj 5 metroj beze, longas je 24 metroj de la oriento al la okcidento kaj je 26,4 metroj de la nordo al la sudo. La urbeto areas 633 kvadratajn metrojn kaj konstruiĝis urbopordegoj okcidenta kaj norda.

 

    En la antikveco regis prospero en la pasejo Yumen, sonoradis kameliaj sonoriloj, frekventadis komercaj karavanoj kaj diplomatiaj senditoj.

 



Panoramo de la urbeto en vespero 



 

    Brita fama arkeologo Marc Aurel Stein faris kvarfoje esloradon en la Centra Azio de la jaro 1900 ĝis la jaro 1931, li esploris ĉefe en Xinjiang kaj Gansu de Ĉinio, la de li trovitaj relikvoj de Dunhuang kaj Turufan kaj aliaj centra-aziaj relikvoj ankoraŭ restas ĝis nun kiel gravaj materialoj por la internacia esplorado pri la dunhuangologio.

 




Brita arkeologo Marc Aurel Stein 



 

    En la jaro 1907 li elfosis el la urinaĵoj norde de la urbeto multe da bambuaj slipoj, el kies enhavo oni asertis ke la urbeto ja estas la pasejo Yumen. 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments