El Popola Ĉinio>Tra la Lenso>

En Sichuan, Ĉinio, estas konstruata grandega pendoponto

| 2017-04-13
Bookmark and Share
 
 
 
 

    En la 5-a de aprilo, en la Ganzi-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco en la provinco Sichuan, Ĉinio, estas ekkonstruita la unua ĉefa kablo de la ponto super Dadu-rivero nomata kiel "la unua ponto inter Sichuan kaj Tibeto", tra kiu iros aŭtoj. La ponto estos dudirekta kun kvar koridoroj kaj la planata rapideco de aŭtoj sur la ponto estos 80 km hore.

 

    Kiel grandega pendoponto la ponto ne havos pilieron, sed 2 kablo-subportajn turojn kaj 2 betonajn ankrojn respektive sur ambaŭ bordoj de la rivero por subteno. La planko de la ponto estos tirata de ambaŭ flankoj per la kabloj. Laŭraporte, la plej alta punkto de la provizora vojo por konstru-laboristoj estas je 364 metroj super la riversurfaco, dum la plej malalta punkto je 269 metroj super la riversurfaco. Por trairi la tutan 1631-metran provizoran vojon necesas 1 horo kaj 30 minutoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments