El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova satelito de Ĉinio realigos la retumadon en aviadiloj kaj grandrapidaj trajnoj

| 2017-04-14
Bookmark and Share
 

    La 12-an de aprilo Ĉinio lanĉis sian unuan sateliton por alt-efika komunikado Shijian-13 per la portoraketo Changzheng-3B en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro en sudokcidenta Ĉinio. La satelito alportos al ordinaraj homoj realajn oportunojn.

 

    En Ĉinio pli ol 60 milionoj da homoj okupiĝas pri piedvojaĝoj, montgrimpado, naturmigrado, biciklado, marfiŝado, aŭtostirado kaj aliaj eksterdomaj aktivecoj. Sed ĝuste pro malbona funkcio aŭ manko de sendrata interreta servo, ĉiumonate dum tiuj aktivecoj okazas preskaŭ mil subitaj okazoj de perdiĝo de homoj aŭ tiu de kontaktoj kun ili. Cetere, kiam okazas tertremo, inundo, cunamo aŭ aliaj krizaj okazoj, kaj se la surteraj serviloj detruiĝas aŭ difektiĝas, oni ne povas kontakti unu la alian kaj certe ne povas ĝustatempe, rapide kaj precize transdoni informojn pri la okazinta katastrofo, tiel kaŭzante perdon de la vivo kaj de posedaĵoj.

 

 

    Ĉio tio estas kaŭzata de la malfacilo, ke la surtera movebla reto ne povas kovri la tutan terareon. Liu Fang, ĉef-inĝeniero de la projekto de la satelito Shijian-13, diris ke la satelito solvos la problemon, "Plej evidente atendeblas, ke tiuj servoj kiuj antaŭe estis faritaj speciale por radiaj kaj televidaj stacioj, registaraj retejoj, entreprenoj kaj aliaj 'gravaj klientoj', povos esti farataj ankaŭ por ordinaraj homoj. Ekzemple eblos, ke portebla vifi-kaptilo transformu la signalojn sendratajn de la satelito en tiujn uzatajn de vifio."

 

    Krome, multaj pasaĝeroj vojaĝantaj per aviadiloj aŭ grandrapidaj trajnoj estas ĉagrenataj de neeblo retumi dum la veturado. Ĉar tia retumado postulas transregionan ŝanĝon de interreta servado, nunaj serviloj ne povas respondi al tia bezono. Sed la satelito povos tute senprobleme realigi la retumadon por dekmiloj da pasaĝeroj de aerlinioj, ŝipnavigado kaj fervojoj. Estas antaŭvidate, ke ene de 3 jaroj oni povos laŭvole retumi en pli ol 2 mil aviadiloj, pli ol 3 mil grandrapidaj trajnoj kaj dekmiloj da ŝipoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments