El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tencent fariĝis la sola ne-usona kompanio en la listo de la dek plej grandaj kompanioj laŭ la merkata valoro

| 2017-04-14
Bookmark and Share
 

    Brita amaskomunikilo raportis, ke en la 5-a de aprilo la prezo de akcio de la ĉina interreta giganto Tencent kreskis je 1.6% kaj ĝia totala merkata valoro atingis 279 miliardojn da usonaj dolaroj. Tiel la kompanio fariĝis la sola ne-usona kompanio en la listo de la dek plej grandaj firmaoj laŭ la merkata valoro en la tuta mondo, superante la usonan bankon Wells Fargo.

 

    Laŭ raporto de la retejo de la brita ĵurnalo Financial Times en la 6-a de aprilo, Tencent fariĝis la deka plej granda kompanio laŭ la merkata valoro en la tuta mondo kaj eniris en la liston de la plej valoraj sciencteknikaj kompanioj de la mondo, kies unuan kaj duan lokojn okupas respektive Apple kaj Alphabet.  

 

    Nun la kompanio, kiu estas enlistigita en la borso de Hongkongo, fariĝis unu el la dek plej grandaj kompanioj en la mondo laŭ la merkata valoro, superante la bankon Wells Fargo kies ĉefsidejo estas en Usono. Ĝi estas la sola ĉina kompanio en la listo en kiu ĉiuj aliaj firmaoj estas usonaj.

 

    Tencent ofertas ĉefe al la ĉinaj uzantoj nombron da servoj per diversaj aplikaĵoj por elsendo de muziko, surreta pagado, sociaj retoj kaj multaj aliaj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments