Bicikli en Pekino – unua parto

| 2017-04-14
Bookmark and Share

de Rafael Henrique Zerbetto

 

    Antaŭ nelonge mi aliĝis al Ofo, unu el la plej popularaj servoj pri bicikla luado en Pekino. Mi delonge volis bicikli en Pekino, tamen dum la vintro estis tiom malvarme, ke mi decidis atendi la printempon por aliĝi al bicikloservo. Dume mi elŝutis la poŝtelefonajn aplikaĵojn de Ofo kaj Mobike, la du plej popularaj servoj, kaj priesploris la diferencojn inter ambaŭ.

 

 

    Unue mi devas diri, ke por eksterlandano Mobike precipe estas pli facile uzebla: ĝia sistemo kaj la tuta aliĝprocezo havas version en la angla, dum Ofo ne estas entute tradukita: oni bezonas iom kompreni la ĉinan lingvon aŭ peti helpon de ĉino kaj por aliĝi al la servo kaj por raporti problemojn en la biciklo. Aliaj funkcioj de la programo estas jam disponeblaj en la angla.

 

    Tiuj bicikloservoj de Ĉinio havas grandajn avantaĝojn kompare al tiuj, kiujn mi trovis eksterlande: unue, la aliĝprocezo estas tre simpla kaj facila, ĉion oni faras per poŝtelefono kaj post kelkaj minutoj la servo estas jam disponebla. Due, kaj plej grave, ne estas biciklostacioj, oni povas parki la biciklon en ajna parkebla loko. Kompreneble tio signifas, ke oni supozas ke la uzanto parkos ĝin en loko, kie ĝi estos facile trovebla de alia uzanto kaj samtempe ne ĝenos la iradon de homoj kaj veturiloj. Bedaŭrinde ne ĉiuj homoj parkas biciklon en taŭga loko, kaj cetere en kelkaj lokoj, kie cirkulas multego da homoj, mankas bicikloparkejoj. Mi legis ke en Pekino la urbodomo jam komencis konstrui novajn bicikloparkejojn en kelkaj partoj de la urbo por mildigi la problemon.

 

    La aliĝo

 

    Por aliĝi al ĉina bicikloservo oni bezonas havi konton en Wechat aŭ Alipay, la plej uzataj poŝtelefonaj pagservoj. En mia Wechat-konto estis sumo nesufiĉa por pagi la garantimonon de Mobike, 299 juanojn, do mi decidis aliĝi al Ofo kontraŭ nur 99 juanoj. La kosto de bicikloluado estas la sama en ambaŭ servoj: 1 juano po horo. Mobike havas specifan modelon de biciklo nomita Lite, kies luo kostas duonon de la tradicia prezo. Kutime estas rabato por studentoj, sed tiun temon mi ne esploris.

 

    La aliĝprocezo de Ofo estas rapida, facila kaj intuicia, tamen nereganto de la ĉina lingvo bezonas helpeton de ĉina amiko. Nur kelkaj etaj paŝoj: pago de garantimono (redonebla okaze de malaliĝo), plenumo de formularo kiu petas tre bazajn informojn, kaj sekve oni devas alkroĉi du fotojn, faritaj per la poŝtelefono mem, unu de la pasporto (ĉinoj devas uzi nacian identigilon), kaj alia de si mem kun la dokumento. Fino! La servo estas tuj uzebla kaj aperas averto en la ĉina, ke Ofo aĉetos asekuron por sia nova kliento. Post du tagoj mi estis avertita, ke mia asekuro jam validas. Mi tamen ne ricevis detalojn pri kia asekuro estas tiu, nek pri kiel kaj kiam ĝi estas uzebla. Mi supozas ke ĝi estas simila al la asekuro kiun posedantoj de motorveturiloj en Brazilo estas devigataj pagi ĉiujare por garantii kuracadon kaj kompenson al viktimoj de akcidentoj.

 

    La bicikloj

 

    Estas teknikaj diferencoj inter la bicikloj, kiuj laŭ mi ne efikas sur la uzanto, kaj cetere bicikloj de Mobike kaj Bluegogo havas korbon por teni sakon de uzantoj. Alia diferenco estas tiu, ke biciklo de Mobike kaj Bluegogo, eble ankaŭ de kelkaj aliaj firmaoj, havas GPS-ricevilon, kiu permesas montri per mapo en la aplikaĵo la pozicion de ĉiu biciklo kaj rezervi biciklon per poŝtelefono antaŭ ol piediri al ĝi. Sufiĉas skani dudimensian kodon sur la bicikla seruro por malŝlosi ĝin.

 

 

    Ofo-bicikloj ne havas GPS-ricevilon, tiel ke ne eblas koni realtempan pozicion de ĉiu biciklo. La kontrolado okazas per la GPS-ricevilo de la poŝtelefono de la uzanto: okaze de luprunto kaj redono, Ofo-aplikaĵo kolektas la pozicion de la uzanto per la telefona GPS-ricevilo. Laŭ mia sperto, tamen, nur kelkaj bicikloj aperas sur la mapo de la aplikaĵo, tamen tio ne estas problemo: kutime estas facile trovi Ofo-biciklon proksime, kaj ĝin oni povas identigi pro la flava koloro. La seruro estas simpla, funkcias per 4-cifera pasvorto, kiun oni ricevas post skani la dudimensian kodon aŭ tajpi la numeron de la biciklo.

 

    La servo

 

    Estas tre bone trovi biciklon ie ajn kaj lasi ĝin en ajna loko. Tiu malnova servo populara en la tuta mondo, surbaze de biciklostacioj, katenas la uzanton al la ekzisto de biciklostacio proksime de la celloko por ebligi redonon de la biciklo, kaj cetere oni neniam scias ĉu la celata biciklostacio estos jam plena aŭ ne. Mi diversfoje uzis Ofo-biciklojn por mallongaj itineroj proksime al mia hejmo, ekzemple por iri al superbazaro aŭ bus-stacio, sed okaze de Qingming-festo mi profitis la feritagon por promeni tra la urbo, kaj tiam evidentiĝis ke kombinado de bicikloservo kun publika transporto povas esti tre konvena afero: mi iutage per metroo atingis la Teran Altaron (ĉar mi volis frue atingi ĝin por pli bone profiti la tagon), poste revenis hejmen biciklante kaj dumvoje preterpasis plurajn turismejojn. Malfrunokte, kiam ne plu estas buso kaj metroo, biciklo fariĝas speciale alloga transportilo por reveni hejmen. En alia tago mi iris per buso al fora distrikto de Pekino kaj tie vidis luprunteblajn biciklojn. Tiam mi ne uzis ilin, sed estas tre konvena ebleco por esplori la ĉirkaŭaĵojn en ajna parto de la urbo.

 

Biciklado de Shichahai ĝis superbazaro Carrefour, apud la zoologia ĝardeno
 

    Mi malkovris ke ĉiu veturo estas registrita en la sistemo, kaj tio estas tre konvena ilo por kontrolo. En mia unua veturo la itinero estis rekta linio inter la komenco kaj la fino, malgraŭ tio, ke mi fakte unue iris suden kaj sekve okcidenten: evidente la programo ne monitoris mian GPS-ricevilon dum la tuta veturo. En aliaj veturoj mi rimarkis ke en kelkaj momentoj dumvoje mia pozicio estis registrita, sed mi ankoraŭ ne sukcesis kompreni ekzakte kiel tio funkcias. Precipe se mi uzas la poŝtelefonon dumvoje mia pozicio estas registrita, tamen tio foje ne okazas, kaj foje pozicio estas registrita eĉ kiam mi ne tuŝis la telefonon! Iel ajn, mi supozas ke tion oni baldaŭ perfektigos. Tiu ilo estas tre konvena por homoj kiuj sporte biciklas kaj bezonas kontroli la distancon iritan, sed por ordinara uzanto ĝi ne estas grava.

 

    La plej bona surprizo: mi jam diversfoje uzis biciklon, kaj devus pagi 1 juanon por ĉiu veturo krom unu, kiu daŭris pli ol horon, kaj sekve devus kosti 2 juanojn. Tamen mi nenion pagis! Oni klarigis al mi ke foje la firmao donas senpagan veturon al la klientoj. Senpagaj veturoj de Ofo okazis dum Mobike lanĉis novan allogaĵon: biciklojn markitajn en la sistemo per ruĝa koverto oni povas senpage uzi, kaj depende de kiom da tempo daŭras la veturo oni povas gajni monpremion de ĝis 100 juanoj!

 

Ruĝaj kovertoj de Mobike: gajnu monon per biciklado
 

    Vi certe pensas “kiel tiuj firmaoj gajnas monon?”. Nu, la prezo por rajdi biciklon estas tre favora, kaj mi rimarkis ke ofte mi lasas biciklon ie kaj alia uzanto tuj luprenas ĝin, tiel ke en unu tago ĉiu biciklo estas tiom ofte uzata, ke la negoco ja povas esti monprofita. Multaj firmaoj konkuris pri la klientoj, kaj sekve ili konstante oferas pli kaj pli da avantaĝoj kaj servoj: Mobike ĵus anoncis, ke rekte per Wechat oni povos luprunti bicikon, kaj verŝajne la ruĝaj kovertoj estis kreitaj feste al tiu okazaĵo. Ofo, siavice, faris partnerecon kun Didi Chuxing, la ĉina versio de Uber, tiel ke Didi-uzantoj baldaŭ povos elekti inter veturo per aŭto aŭ biciklo.

 

    En la venonta artikolo mi klarigos pri mia persona sperto kiel biciklanto en Pekino. Ĝis tre baldaŭ!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments