El Popola Ĉinio>Videoj>

Konstrui amikan ponton inter junuloj: aktivaĵo en universitato memore al la centjariĝo de la forpaso de Zamenhof

| 2017-04-14
Bookmark and Share

    Memore al la 100-a datreneno de la forpaso de la iniciatinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof, vespere de la 13-a de Aprilo, en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, okazis la malferma aktivaĵo “Krei amikan ponton inter junuloj”, organizita de la Pekina Esperanto-Asocio kaj malferma al ĉiuj interesatoj kaj kun la celoj diskonigi Esperanton per elmontro de ĝia praktika uzo kaj samtempe omaĝi al Zamenhofo per modesta aktivaĵo cele al alproksimigo, per Esperanto, de homoj kiuj parolas malsamajn denaskajn lingvojn. En la evento partoprenis pli ol 30 homoj, inter ili ĉirkaŭ 20 studentoj, ne nur de tiu universitato, sed ankaŭ de aliaj.

 

    Unue D-ro Li Weilun, profesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, rakontis kelkajn el siaj travivaĵoj en eksterlando kaj substrekis la valoran helpon kiun li ricevis de Esperantistoj dum siaj vojaĝoj.

 

    Sekve Juana, loka esperantistino kiu magistriĝas pri lingvistiko en tiu universitato, prezentis Esperanton pere de siaj spertoj en Esperanto-kongresoj en Ĉinio kaj aliaj landoj. Ŝi substrekis la oportunojn kiujn Esperanto donas al la junularo. La sekva parto de la evento konsistis de babilado kun esperantistoj de aliaj landoj per Skajpo. Juana peris la debaton kaj interpretis por ĉinaj studentoj kiuj ne scipovas Esperanton. Partoprenis Edgaro, litova esperantisto konata pro sia partopreno en la muzikgrupo Asorti, kiu el Israelo salutis la ĉeestantojn kaj eĉ kantis kanzonon, kaj Sarah Monteiro el Brazilo, kiu parolis pri sia lando kaj pri sia intenco viziti Pekinon post kelkaj monatoj.

 

    Prezidantino de la Pekina Esperanto-Asocio, Yu Jianchao, parolis pri la vivo de Zamenhof kaj lia kontribuo por alproksimigi la popolojn, atentante pri la evoluo de originala literaturo en Esperanto, kiu atestas la kulturan viglecon de la lingvo.

 

    La lasta parto de la aktivaĵo estis prezento de unu el la filmetoj konkurantaj en la filmokonkurso Teo kaj Amo, organizita de Ĉina Radio Internacia. La prezentita filmo nomiĝas Mi Soifas kaj rakontas pri du fratinoj serĉantaj ion por trinki, ĝis kiam ili trovas ĉinan verdan teon. La filmeto, subtitolita en la ĉina, amuzigis la spektantojn, kiuj gaje revenis hejmen post informiĝi pri kiel aliĝi al la esperanto-kurso, kiu okazas sabate en tiu sama universitato.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments