El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elmigrinta ĉinino en Usono per eseo gajnis studpermeson de ĉiuj universitatoj de la Hedera Ligo

| 2017-04-18
Bookmark and Share
Cassandra Hsiao, juna elmigrinta ĉinino en Usono
 

    Lastatempe Cassandra Hsiao, 17-jara elmigrinta ĉinino naskita en Malajzio, gajnis studpermeson de ĉiuj 8 universitatoj de la Hedera Ligo per eseo, en kiu ŝi elverŝas siajn verajn sentojn.

 

   Laŭ raporto de la ĉinlingva retejo de BBC en la 15-a de aprilo, ŝia patro estas el la ĉina provinco Taiwan, kaj ŝia patrino elmigrinta ĉinino el Malajzio. Kiam ŝi havis 5 jarojn, la familio elmigris al Usono. En la eseo la aŭtorino retrorigardas siajn spertojn lerni la anglan lingvon kun la patrino. 

 

    Kiam ili ĵus alvenis al Usono, ilia prononcado de la angla tute ne estis norma. Ŝi skribas: "Hejme nia angla lingvo ne estis la angla lingvo", sed ili povis senprobleme kompreni unu la alian. "En nia hejmo ni parolis en bela maniero. Hejme nia lingvo ne estis tiom malbona sed eksplodema de emocioj. Ni konstruis domon per vortoj... tiu domo estis kurbiĝinta kaj malorda, sed ĝi estis nia hejmo."

 

    La kortuŝa eseo altiris atenton de pli ol 10 famaj usonaj universitatoj. Ŝi jam ricevis akceptan leteron de ĉiuj 8 universitatoj de la Hedera Ligo kiaj Harvard, Princeton kaj Yale. Krome anoncis ŝin Stanford, la Universitato de Novjorko kaj aliaj por doni al ŝi studpermeson.

 

    Ŝi ankoraŭ ne decidis kiun universitaton elekti. En la venontaj kelkaj semajnoj ŝi vizitos ĉiujn tiujn universitatojn por fari la decidon.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments