El Popola Ĉinio>头条新闻>

3,37-kilometra akvodukto faciligas akvouzon al 500 mil homoj

| 2017-04-18
Bookmark and Share

de HAN XIAOMING

 

Lokaj laboristoj en konstruado de Hussein-centralo
 
La ŝtona tabulo kun la skribaĵoj "Vivu la Amikeco inter Ĉinio kaj Jordanio" starigita ĉe akvokonservejo de la duaperioda reforma projekto de akvolivera reto
 

    Jordanio estas lando laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Kvankam ĝi ne havas grandan teritorion, ĝia strategia pozicio estas tre grava. Dum multaj jaroj ĉinaj entreprenoj partoprenis en loka konstruado kaj ricevis multajn aplaŭdojn. "Estas tre bonvenaj ĉinaj entreprenoj, kiuj posedas kapitalon, ekipaĵojn kaj teknologiojn. Ili kontribuis por senĉesa firmigo de la rilatoj inter Jordanio kaj Ĉinio", raportis jordania ĵurnalo Starpunkto.

 

    3,37-kilometra akvodukto faciligas akvouzon al 500 mil loĝantoj

 

    La duaperioda projekto de reformado de akvolivera reto helpe farita de Ĉinio estas atendata de la loĝantoj en la urbeto Russaifa. La projekto celas konstrui akvodukton kun longeco de 3,37 kilometroj kaj diametro de 500 milimetroj. Laŭplane ĝi devus daŭri 9 monatojn, sed finiĝis tri monatojn antaŭ la fiksita dato. Tiu projekto donis al Jordanio profundan impreson.

 

    Ibrahim, reprezentanto de la Zarqa-a Departemento pri Akvo sub Jordania Ministerio de Akvaj Resursoj kaj respondeculo pri akvolivera reto en Russaifa, diris: "Per la nova akvodukto la averaĝa flukvanto de akvo kalkuliĝis al 520 kubaj metroj hore. Ĝi solvis la malfacilon de 500 mil loĝantoj pri akvouzo. Antaŭe oni liveris al ili akvon dum tri aŭ kvar horoj ĉiusemajne, kaj nun ili povas uzi akvon en ajna momento ĉiutage."

 

    Centralo kun investo de 380 milionoj da usonaj dolaroj

 

    Je ĉirkaŭ 20 kilometroj nordoriente de Russaifa estas Zarqa, ĉefurbo de Zarqa-provinco, kie estas konstruata alia projekto de ĉina entrepreno. En 2007 la ĉina kompanio SEPCOIII prenis sur sin la duaperiodan projekton de Samra-centralo, kiu daŭris tri jarojn. En 2016 la kompanio eklaboris por la kvaraperioda projekto de la cirkula centralo de la Samra-a Elektra Centralo kaj tiu de la granda Hussein-centralo kun investo de 380 milionoj da usonaj dolaroj.

 

    En la konstruejo de Hussein-centralo ĉinaj inĝenieroj kaj lokaj laboristoj intense laboras. La projekto dungis centon da lokanoj kaj kreis pli ol mil laborpostenojn.

 

    Monkolekto de 1,6 miliardoj da usonaj dolaroj el Ĉinio

 

    Antaŭ nelonge en Amano okazis gazetara konferenco de finiĝo de monkolekto por la plej granda centralo en Jordanio: la projekto de petrol-skista cirkula fluaĵ-lito en Atalat, investota de Guangdong-a Yudean-Grupo kaj elektraj entreprenoj de Malajzio kaj Estonio. Tio markis, ke la projekto eniros investan kaj konstruan periodon. "Por Jordanio tio estas historia momento. Mi esperas, ke la centralo kiel eble plej frue finkonstruiĝos por realigi nian revon", emocie diris jordania ĉefministro Hani Al-Mulki.

 

    La konstruado de la centralo estos la plej granda ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Jordanio kaj la plej granda investa projekto de Ĉinio en Jordanio, kun totala sumo de 2,1 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj 1,6 miliardoj estos el Ĉinio. Tio estos utila provo pri kreivo kaj kunlaboro inter ĉina kaj fremdlandaj firmaoj kaj plene enkorpigos la malfermecon kaj inkluzivecon de la iniciato "La Zono kaj Vojo". Laŭplane la centralo estos finkonstruita en 2020, tiam ĝi kapablos liveri 3,7 miliardojn da kilovathoroj da elektro ĉiujare kaj kontentigi inter 10% kaj 15% de la postulo de jordanianoj pri elektro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments