El Popola Ĉinio>头条新闻>

La elimino de kontanta mono eble tute ŝanĝos la bazon de kredito en la estonta Ĉinio

| 2017-04-19
Bookmark and Share
 

    Ekde la komenco de tiu ĉi jaro la koncepto de socio sen kontanta mono fariĝas tre populara. Ankaŭ Alipay, konata ĉina kompanio pri surreta pagado, deklaris, ke ĝi puŝos Ĉinion al la socio sen kontanta mono en la venontaj 5 jaroj. Ni povas analizi la ŝanĝojn alportotajn de la elimino de kontanta mono el la vidpunktoj de urba administrado, socia sekureco, epidemiaj malsanoj kaj aliaj, sed ĝia plej granda influo al la estonta socia strukturo estos, ke la financa egaleco alportota de la elimino de kontanta mono helpos plian egalecon en la socio.

 

    La elimino de kontanta mono transmetos ĉiujn pagojn, negocojn kaj aliajn agojn en la interreton. La kerno estas datumigo de la negocadoj inter konsumantoj kaj vendistoj, tiel ke aperos multego da datumoj kun mezurebleco. Tiaj datumoj povos fariĝi datumoj de kredito post model-analizo, kaj helpos tiujn homojn kiuj ĝis nun ne povis akiri krediton pro la manko de garantio sub la tradicia financa sistemo.

 

 

    La tradicia financo ĉefe servas por la personoj kaj firmaoj havantaj posedaĵojn kiuj fariĝas garantio por ili. Homoj kun malgranda aŭ mezgranda enspezo kaj malgrandaj firmaoj ne ricevas pritakson de kredito aŭ ne kapablas pagi la koston de tia pritakso, do ili ne povas akiri la financajn servojn egalajn al tiuj de "riĉuloj". Sed en la socio sen kontanta mono ĉiufojaj negocoj povos fariĝi akumulotaj datumoj. En la kondiĉo de rajtigo flanke de konsumanto la datumoj de aĉet-sceno, -sumo, -ofteco kaj tiel plu, kombinitaj kun aliaj datumoj, fariĝos objektiva kredit-pritakso pri uzanto de la koncerna pagilo, kaj tio sekve alportos koncernajn financajn servojn.

 

    Nun, en Ĉinio al 500 milionoj da potencialaj konsumantoj mankas pritakso de kredito. Estas imageble, ke la elimino de kontanta mono, per interreta pago de akvo, elektro kaj gaso, retbutikumado aŭ skanado de dudimensia kodo en reala vendejo, gajnigos kreditan takson al tiuj konsumantoj. Tio eble tute ŝanĝos la bazon de kredito en la estonta Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments