El Popola Ĉinio>头条新闻>

28 ŝtatestroj kaj registaraj gvidantoj ĉeestos la forumon de "La Zono kaj Vojo" en majo

| 2017-04-19
Bookmark and Share
 

    La 18an de aprilo ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en gazetara konferenco, ke la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro okazos en la 14a kaj la 15a de majo en Pekino kaj ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la malferman ceremonion kaj prezidos la rondtablan kunvenon de la gvidantoj.

 

    Invitite de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĝis nun 28 ŝtatestroj kaj registaraj gvidantoj konfirmis la ĉeeston en la forumo. Ili estas

 

    prezidento de Argentino Mauricio Macri,

 

    prezidento de Belorusio Alexander Lukashenko,

 

    prezidento de Ĉilio Verónica Michelle Bachelet Jeria,

 

    prezidento de Ĉeĥio Miloš Zeman,

 

    prezidento de Indonezio Joko Widodo,

 

    prezidento de Kazaĥio Nursultan Nazarbayev,

 

    prezidento de Kenjo Uhuru Muigai Kenyatta,

 

    prezidanto de Laoso Bounnhang Vorachith,

 

    prezidento de Filipinoj Rodrigo Duterte,

 

    prezidento de Rusio Vladimir Putin,

 

    prezidanto de Svisio Doris Leuthard,

 

    prezidento de Turkio Recep Tayyip Erdogan,

 

    prezidento de Uzbekio Shavkat Mirziyoyev,

 

    prezidanto de Vjetnamio Tran Dai Quang,

 

    ĉefministro de Kamboĝo Hun Sen,

 

    ĉefministro de Etiopio Hailemariam Desalegn,

 

    ĉefministro de Fiĝioj Josaia Voreqe Bainimarama,

 

    ĉefministro de Grekio Alexis Tsipras,

 

    ĉefministro de Hungario Orbán Viktor,

 

    ĉefministro de Italio Paolo Gentiloni,

 

    ĉefministro de Malajzio Najib Razak,

 

    ĉefministro de Mongolio Jargaltulga Erdenebat,

 

    ŝtata konsilanto de Birmo Aung San Suu Kyi,

 

    ĉefministro de Pakistano Nawaz Sharif,

 

    ĉefministro de Pollando Beata Szydło,

 

    ĉefministro de Serbio Aleksandar Vučić,

 

    ĉefministro de Hispanio Mariano Rajoy,

 

    ĉefministro de Srilanko Ranil Wickremesinghe.

 

    Wang Yi diris, ke la forumo estos la plej altskala internacia kunveno post ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis la iniciaton "La Zono kaj Vojo" en 2013, kaj la iniciato estas vaste subtenata de la internacia komunumo. La forumo kun la temo "Fortigi kunlaboron kaj efektivigi kungajnan disvolvon" inkludas malferman ceremonion, rondtablan kunvenon de la gvidantoj kaj altnivelajn kunvenojn. La malferma ceremonio okazos en la mateno de la 14a de majo kaj poste altnivelaj kunvenoj. En la sekva tago okazos la rondtabla kunveno de gvidantoj.

 

    Nun krom 28 ŝtatestroj kaj registaraj gvidantoj, konfirmis la ĉeeston ankaŭ oficialuloj, kleruloj, entreprenistoj, financistoj kaj raportistoj el 110 landoj kaj 89 ĉefoj kaj delegitoj el 61 internaciaj organizoj. Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres, prezidanto de la Monda Banko Jim Yong Kim kaj ĉefo de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde estis invititaj al la rondtabla kunveno. Pli ol 1 200 homoj ĉeestos la forumon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments