El Popola Ĉinio>头条新闻>

Laŭ usona ĵurnalo Holivudo fariĝas pli kaj pli dependa de la ĉina merkato

| 2017-04-21
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de la usona ĵurnalo Wall Street Journal en la 19-a de aprilo, la usona filma industrio ne apartigeble dependas de ĉinaj investantoj kaj miliardo da ĉinaj spektantoj. La ĉina spektantaro aparte influas ĉiujn flankojn de la usonaj filmoj faritaj en Ĉinio.

 

    Laŭ la raporto ĉinaj investantoj kaj pli ol miliardo da ĉinaj spektantoj jam faras la filman industrion de Usono dependa de Ĉinio. Lastjare la totala sumo de la bilet-vendado en Ĉinio atingis 6.6 miliardojn da usonaj dolaroj, tiel ke la lando okupis tiurilate la duan lokon en la mondo nur post tiu de Usono. La ekvivalenta sumo en Usono samjare estis 11.4 miliardoj da usonaj dolaroj. Laŭ antaŭvido de analizistoj, en la venontaj kelkaj jaroj Ĉinio okupos la unuan lokon en la mondo.  

 

    En novembro de la lasta jaro, la totala nombro de kinejoj en Ĉinio jam superis tiun en Usono, kaj en Ĉinio ĉiutage ekfunkcias averaĝe 25 novaj kinejoj. Kelkaj de ili estas la unuaj kinejoj en urbetoj, kaj ili altiras novan generacion de film-spektantoj.

 

    En la lasta semajnfino Ĉinio montris sian forton en la bilet-vendado. La totala sumo de la bilet-vendado de la filmo The Fate of the Furious 8 en Usono kaj Kanado estis 99 milionoj da usonaj dolaroj. Intertempe tiu en Ĉinio atingis 192 milionojn da usonaj dolaroj, tiel ke la filmo fariĝis tiu kun la plej granda enspezo inter ĉiuj holivudaj filmoj ĝis nun prezentitaj en Ĉinio.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments