El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj 46 landoj kune funkciigas lernejojn

| 2017-04-21
Bookmark and Share
 

    La 19an de aprilo raportisto informiĝis el la gazetara konferenco de la Ĉina Ministerio de Eduko, ke ĝis nun la ministerio subskribis interkonsenton pri reciproka rekono de akademia kvalifiko kun 46 landoj kaj regionoj, inkluzive de 24 landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".

 

    Kian rolon ĉina edukado ludas por la disvolvo de "La Zono kaj Vojo"?

 

    Akademia kvalifiko

 

    Kiuj estas la 24 landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo"? Xu Tao, sekciestro pri internacia kunlaboro kaj interŝanĝo sub la ministerio, diris, ke ili estas Pollando, Litovio, Estonio, Latvio, Hungario, Rumanio, Bulgario, Ĉeĥio, Tajlando, Vjetnamio, Filipinoj, Malajzio, Indonezio, Kazaĥio, Turkmenio, Kirgizio, Uzbekio, Armenio, Rusio, Ukrainio, Belorusio, Srilanko, Mongolio kaj Egiptio.

 

    Kuna funkciigo de lernejoj

 

    Xu Tao diris, ke ĝis nun 2 539 lernejoj kune funkciigitaj de Ĉinio kaj aliaj landoj estis aprobitaj. Interalie, 1 248 estas universitat-nivelaj kaj 928 kolegi-nivelaj. 15 lernejoj kaj 57 programoj estas elstaraj, ekzemple Universitato Shenzhen MSU-BIT kaj Instituto JZU-UoE.

 

    "Dume, ni antaŭenigas funkciigon de lernejoj eksterlande. Ĝis 2016, ĉinaj universitatoj starigis kvar lernejojn kaj 98 programojn en 14 landoj kaj regionoj, kaj plejparto de ili estas en landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". La kvar lernejoj estas Soochow-Universitato en Laoso, Malajzia Kampuso de Xiamen-Universitato, Komerca Kolegio de Yunnan-Universitato de Financo kaj Ekonomiko en Bangkoko, kaj Tokia Lernejo de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Iliaj fakoj inkludas ĉinan lingvon kaj literaturon, ĉinan medicinon kaj medikamenton, akupunkturon kaj mokson, ĉinan tradician luktarton, fizikan edukon, komercan administradon, leĝon, edukarton, kuirarton kaj nutradon."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments