El Popola Ĉinio>头条新闻>

Germana fakulo: artefarita inteligenteco superos la homan intelekton en 2050

| 2017-04-21
Bookmark and Share
Jürgen Schmidhuber (Dokumenta foto)
 

    Dum homoj bonvenigas la epokon de artefarita inteligenteco, ili ankaŭ estas maltrankvilaj pri ĝi kaj scivolas, kiam artefarita inteligento povos superi la homan intelekton.

 

    Al tiu ĉi demando germana fakulo havas respondon. Jürgen Schmidhuber, la patro de rikuraj neŭraj retoj kaj komputila sciencisto, diris ĉe intervjuo, ke intervaloj inter gravaj eventoj de la universo geometrie mallongiĝas, tiel ke la intervalo de du mejloŝtonaj eventoj fariĝas nur kvarono de la antaŭa simila intervalo. Li opinias, ke laŭ tiu regulo artefarita inteligenteco povos superi la homan intelekton en 2050, kaj povos krei novtipan formon de la vivo, io simila al tio kio okazis dum la kambria biologia eksplodo.

 

    La 54-jara Jürgen Schmidhuber naskiĝis en Germanio, kaj nun estas direktoro por esplorado kaj evoluigo de la Instituto Dalle Molle por Studado pri Artefarita Inteligenteco (IDSIA) en Svislando. Li estas konata ankaŭ kiel la patro de rikuraj neŭraj retoj. La kompanio Nnaisense, kiun fondis Jürgen Schmidhuber, nun koncentriĝas al projektoj de artefarita inteligenteco.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments