En Ĉinio funkcias librejo, kiu ne vendas sed nur pruntas librojn



La biblioteko Paul's Pocket en Hefei, ĉefurbo de la provinco Anhui, Ĉinio, estas nov-moda sendependa librejo kun muzik-prezentado fondita en 2013. La biblioteko fariĝis membro de la alianco de publikaj bibliotekoj en Hefei en oktobro 2016, tiel ke pli ol 10 mil libroj de tiu ĉi biblioteko povas esti pruntedonataj al la publiko senpage.
Laŭ Shi Jinglan, direktoro de la biblioteko, la biblioteko estas integrigita librejo kun multaj funkcioj, kiaj legado, manĝado, prezentado de muziko ktp. De kelkaj jaroj, pro alĝustigo de mastrum-maniero de la biblioteko kaj disvolviĝo de politikoj por libropruntado de la alianco de publikaj bibliotekoj, anstataŭ vendi librojn la biblioteko nur pruntedonas ilin senpage.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat