El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Lanĉita poŝtelefona aplikaĵo Amikumu!

| 2017-04-25
Bookmark and Share
 

    Estis oficiale lanĉita la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, kiu celas helpi la uzanton trovi kaj kontakti proksimajn homojn, kiuj scipovas specifan lingvon, ekzemple Esperanto. La programo uzas la GPS-aparaton de poŝtelefono por kontroli la pozicion de la uzantoj kaj prezenti liston de plej proksimaj parolantoj de specifa lingvo por faciligi, ke ili renkontu unu la alian kaj amikiĝu.

 

    La aplikaĵo, kiu havas UEA kiel oficiala sponsoro, estas tre ŝatata de esperantistoj de la tuta mondo kaj faciligas la kontakton inter Esperantistoj. Ekzemple dum vojaĝo aŭ eĉ promeno en sia hejmurbo, eblas per Amikumu trovi esperantistojn en la ĉirkaŭaĵoj. Estas du manieroj trovi alian esperantiston (aŭ parolanton de alia lingvo):

 

    1. Per la listo, kiu montras proksimajn esperantistojn ordigitaj laŭ distanco

 

    2. Per mapo, kiu montras proksimajn esperantistojn laŭ la loko, kie ili lastfoje publike deklaris, ke ili estas (ne realtempa, ĉar pro sekurecaj kaj privatecaj kialoj pozicio en la mapo ne aktualiĝas aŭtomate, nur kiam la uzanto volas)

 

    Amikumu estas elŝutebla de uzantoj de Androjdo kaj iOS: https://amikumu.com/eo/

 

    En Ĉinio oni povas elŝuti ĝin ĉe https://pan.baidu.com/s/1i5FVsI5

 

    Oficiala retejo de Amikumu (en Esperanto): https://amikumu.com/eo/

 

    Provu la novan aplikaĵon kaj amikumu!

 

(Rafael Henrique Zerbetto)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments