El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu AlphaGo faros kirurgion?

| 2017-04-25
Bookmark and Share
 

    Post unu monato okazos matĉo inter konata ĉina goisto Ke Jie kaj la artefarit-inteligenteca programo AlphaGo. Pro tio artefarita inteligenteco fariĝis fokuso de la publiko.

 

    Kie estos la sekva "batalkampo" de artefarita inteligenteco? Ĉu okazos mirindaĵo en sanservo? Ĉu AlphaGo povos fari kirurgion?

 

    Sistemo Da Vinci

 

    Kirurgia sistemo kun alta simulado, mekanismo kaj inteligenteco naskiĝis en la 1980-aj jaroj, kaj la plej vaste uzata klinike estas la kirurgia sistemo Da Vinci. Wang Guiyu, sekciestro pri kojla kaj rektuma kirurgio de la Dua Hospitalo sub Harbina Medicina Universitato, diris, ke ĝis la fino de 2016 Ĉinio akiris pli ol 60 maŝinojn kun la sistemo Da Vinci, kaj ili plenumis 35 mil operaciojn, inkluzive de ĉirkaŭ 3 000 pri kojlo kaj rektumo. Ĉu tio markas, ke venas la tempo por operacioj kojla kaj rektuma faritaj de robotoj?

 

    Mankoj

 

    La sistemo havas multajn mankojn.

 

    Pri mikr-inciza kirurgio, roboto ne havas pli da avantaĝoj ol laparoskopio. "En laparoskopia kirurgio 3-5-milimetra aperturo estas postulata, kaj 8-milimetra por roboto. Roboto havas avantaĝojn en komplikaj operacioj, tamen en simplaj, ekzemple ekscizo de galveziko, ĝi ne alportas multajn avantaĝojn," diris Wang.

 

    Estonteco

 

    Wang diris, ke la triageneracia sistemo Da Vinci kostas pli ol 20 milionojn da juanoj. Krome, ĝiaj instrumentoj devas esti ŝanĝitaj post ĉiu dek fojoj. La roboto postulas regulan riparon kaj konservon, kiuj estas altkostaj.

 

    Malgraŭ tio, Wang deziras: "Ĉar medicinaj teknikoj rapide disvolviĝas, mi kredas, ke en la estonteco roboto povos sendepende kaj lerte fari kirurgiojn."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments