El Popola Ĉinio>头条新闻>

ĈIEG eksportis 121 kopirajtojn en Abudabio

| 2017-04-28
Bookmark and Share
 

    La 26-an de aprilo laŭ la loka tempo, la 27-a Internacia Librofoiro de Abudabio malfermiĝis en la Abudabia Nacia Ekspozicia Centro de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. En la ekspozicio partoprenas Ĉinio kiel honora gasto. Tiutage Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) eksportis 121 kopirajtojn kaj okazigis aktivecojn pri kultura interŝanĝo.

 

 

    La libroj pri Ĉinio estas ŝatataj de vizitantoj. Du lokaj legantoj aĉetis Libraron de Ĉinaj Klasikaĵoj, kaj unu el ili eĉ aĉetis ĝian tutan kolekton el 37 libroj. Ĉe la budo de ĈIEG, infanoj el la lernejo Himdan ben zayed, la plej granda ĉinlingva lernejo en Abudabio, estis altiritaj de multkoloraj libroj, kaj tuj eklegis ilin. Kelkaj eĉ deziris porti ilin hejmen.

 

    Dum la foiro ĈIEG okazigos kunvenon pri libroeldono en 2017, kiun ĉeestos 11 veteranaj eldonistoj kaj ĉinologoj el arabaj landoj kaj regionoj kaj ĉinaj redaktoroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments