El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Pli kaj pli oportuna fariĝas la ĉina verda karto

| 2017-04-28
Bookmark and Share
 

    La karto de permanenta restad-permeso por eksterlandanoj estas konata ankaŭ kiel la ĉina verda karto. Ĝi estas leĝa identiga dokumento por eksterlandanoj, kiuj akiris permeson de permanenta restado en Ĉinio. Ne estas limigita la tempodaŭro de restado por eksterlandanoj kun la ĉina verda karto. Ili povas eniri Ĉinion nur kun la pasporto kaj la verda karto. Ne necesas peti vizon.

 

    Estos enfiksita en la nova verda karto ĉipo simila al tiu de la 2a-generacia identigilo de ĉinoj. Samtempe oni reformos la sistemojn de fervojoj, civila aviado, bankoj, hoteloj ktp por plioportunigi la uzon de la verda karto.

 

    Post la kompletiĝo de tiu ĉi reformo multe plialtiĝos la utileco de la permesilo de permanenta restado, t.e. la verda karto kun maŝinlegeblaj funkcioj donos pli grandan oportunecon al la laboro kaj al la vivo de eksterlandanoj en Ĉinio.  

 

    De kelkaj lastaj jaroj Ĉinio lanĉas novajn politikojn pri la administrado de eliro kaj eniro. En Pekino, Ŝanhajo, Guangdong, Fujian ktp. efektiviĝas diversaj flekseblaj kaj oportunaj manieroj por peti permanentan restad-permeson. Ili inkluzivas petadon de permanenta restad-permeso laŭ merkata postulo kaj per merkata maniero, apartaj stimuloj por elmigrintaj ĉinoj, identec-ŝanĝa sistemo, kaj taksa sistemo laŭ poentoj de merito. Kaj ankaŭ estas serio da politikoj kaj rimedoj, kiuj celas subteni la disvolviĝon de novkreado en diversaj lokoj.

 

    Fakuloj antaŭvidas, ke en la venontaj 5 jaroj en Ĉinio okazos historia ŝanĝo favore al la enmigrado de talentuloj. Ĉinio, kiu iam estis la lando kun la plej granda nombro da talentaj elmigrantoj, eventuale fariĝos la lando kun la plej granda nombro da talentaj enmigrantoj. La ĉina verda karto, akompanate de tia ŝanĝiĝo de la epoko, helpos en la konstruado de magneta kampo de "La Zono kaj Vojo" por talentuloj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments