Shichahai - unu el miaj ŝatataj lokoj en Pekino

| 2017-05-02
Bookmark and Share

    Jam delonge mi volis skribi pri Shichahai, la unua turismejo de Pekino kiun mi konis, okaze de mia veno al la urbo en 2015. Kion diri pri ĝi, krom tio, ke ĝi konsistas de tri lagoj kunligitaj kaj ĉirkaŭitaj de antikvaj konstruaĵoj, ĝardenoj, restoracioj kaj hutongoj? Mi ĉiam sentis ĝin pli ol tio, sed ne kapablis per vortoj esprimi tion. Eble allogis min la amaso da homoj, la muzikistoj kiuj tie kunsidas por kune ludi, la fojaj amatoraj artistoj kiuj prezentas dancojn aŭ skeĉojn, la kajtoj flugantaj en la ĉielo kaj la surstrataj vendistoj kiuj klopodas vendi siajn varojn al alilandaj turistoj.

 

Vesperiĝo en Shichahai dum printempo
 

    Eble interesis min la noktovivo, ĉar Shichahai estas la loko plej proksima al mia hejmo, kie oni povas ĝui noktovivon. Ĝi troviĝas proksime al pluraj parkoj, hutongoj kaj vidindaĵoj. Tie eblas trovi bonajn restoraciojn kaj drinkejojn, kaj ankaŭ diversspecaj manĝetoj, multaj el kiuj mi ankoraŭ ne sukcesis gustumi.

 

    Apud Shichahai estas la antikvaj Drumturo kaj Sonorilturo de Pekino, kiuj meritas apartan artikolon. Oriente troviĝas alia interesa loko, kiun mi malkovris antaŭ ne longa tempo: la aleo Nanluoguxiang, kie abundas restoracioj kaj manĝetovendejoj. En tiu regiono estas multaj kaŝitaj trezoroj, kiujn oni povas malkovri promenante inter la hutongaj stratoj.

 

Anasoj naĝas en Shichahai
 

    Shichahai signifas “lago de la dek temploj” kaj estas historia scenejo kiu konsistas de tri lagoj norde de Beihai-parko. Ĝi estas la plej norda parto de la antikva kanalo inter Pekino, en la nordo, kaj Hangzhou, en la sudo. Pro tio, tiu regiono estis la plej grava komerca areo de Pekino en tiu epoko. Ĝi ankaŭ troviĝas proksime al la Imperiestra Palaco, kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj troveblas antikvaj temploj, ĝardenoj kaj palacoj kie antaŭ longa tempo vivis princoj kaj altranguloj.

 

    Loĝanta en Pekino, mi havis la oportunon viziti ĝin en diversaj malsamaj sezonoj kaj vidi florojn dum printempo, verdajn foliojn dum somero, diverskolorajn foliojn dum aŭtuno kaj senfoliajn arboj dum la vintro, dum kiam la lago glaciiĝas kaj eblas gliti sur ĝi. Mi neniam antaŭe havis tiun oportunon, sekve profitis la lastan vintron por unuafoje provi glitadon. Mi luis glitilon kaj subite troviĝis meze de la lago sen scii kiel kontroli ĝin, sed rapide lernis. Diversaĝaj homoj ŝatas gliti en Shichahai dum la vintro, kie troviĝas speciala areo por infanoj kaj alia, pli granda, por plenkreskuloj, kie infanoj ankaŭ troviĝas, sed akompanataj de plenkreskuloj.

 

Glitado en Shichahai dum vintro
 

    En aliaj sezonoj eblas lui boaton por iri sur la lago, kiu dum semajnfinoj plenpleniĝas de boatoj per kiuj homoj veturas tra la tri lagoj. Sunsubiro en Shichahai estas tre bela, speciale en printempo, kaj foje eblas vidi naĝantajn anasojn en la lago.

 

    La restoracioj, manĝejoj kaj drinkejoj en la ĉirkaŭaĵoj kontentigas la postulojn de la plej malsamaj vizitantoj: eblas bone manĝi kaj drinki en restoracioj kaj drinkejoj, manĝi nudelojn en simpla manĝejo aŭ gustumi divers-specajn ĉinajn manĝetojn surstrate. Oriente de Yinding-ponto troviĝas aleo ĉiam amasplena, kun pluraj manĝejoj, sed pro la homabundo mi neniam vizitis ĝin ĝis la lasta Printempa Festo, kiam tiu strato estis preskaŭ dezerta. Eblis komforte promeni kaj trarigardi, sed en tiu vespero la plejmulto de la manĝejoj estis ankaŭ fermitaj, nur kelkaj manĝetoj estis aĉeteblaj.

 

    Dum Printempa Festo mi iris al Shichahai post informiĝi pri piroteknika prezentaĵo en la iama palaceto de Princo Gong, unu el la vizitindaĵoj apud la lago, sed vesperiĝe mi estis malsata kaj iris al Nanluoguxiang por manĝi ion. Subite mi aŭdis la piroteknikaĵojn, sed mi estis jam sufiĉe for por rapide reveni kaj decidis reveni hejmen per buso. Tra la busaj fenestroj mi sukcesis vidi iom de la piroteknika spektaklo, kiu daŭris multe pli longe ol mi supozis. Eble alifoje mi estos pli bonŝanca.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments