El Popola Ĉinio>头条新闻>

Gravecoj de la okazonta Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro

| 2017-05-04
Bookmark and Share

de HU ANGANG kaj ZHANG XIN

 

 

    Post pli-ol-trijara disvolvo, la iniciato "La Zono kaj Vojo" fariĝis de teoria supozo al kreiva praktiko, kaj nun alvenas la nova fazo por ĉiuflanke antaŭenpuŝi pragmatajn kunlaborojn. La 14-an de majo en Pekino okazos la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro. Kiujn gravecojn la forumo havos?

 

    La unua: dum la forumo oni atingos pli multajn kaj pli altnivelajn interkonsentojn pri kunlaboro. Ĝis nun Ĉinio kaj pli ol 40 landoj kaj internaciaj organizoj subskribis kunlaborajn interkonsentojn pri kunkonstruado de "La Zono kaj Vojo". Dum la ĉi-foja forumo la nombro de interkonsentoj espereble estos duoblo de la totalo subskribita antaŭe. Ĉinio subskribos dokumentojn pri kunlaboro kun ĉirkaŭ 20 landoj kaj pli ol 20 internaciaj organizoj. Oni diskutos pri politikoj por profundigo de kunigoj, estontaj kunlaboraj kampoj, kaj pri kreado de altnivela kunlabora platformo interliga strategie, projekte kaj politike por promocii la disvolvan nivelon de regionoj.

 

    La dua: dum la forumo naskiĝos kunlaborplano kaj agadprojekto pri "La Zono kaj Vojo" en la venontaj kelkaj jaroj, espereble formiĝos labormekanismo simila al tiu de G20 por estigi fundamenton por la estonta agado. Diversaj flankoj listigos ĉefajn kunlaborajn projektojn por garantii ilian plenumon kaj plifortigi la kondukan rolon de la du- kaj multflankaj kunlaboraj mekanismoj kadre de "La Zono kaj Vojo".

 

    La tria: la forumo plue antaŭenpuŝos interligon kaj interkomunikadon de la monda ekonomio. La ŝlosilo de "La Zono kaj Vojo" estas interligo kaj interkomunikado de infrastrukturoj. Laŭ unuapaŝa antaŭkalkulo, dum la forumo koncernaj departementoj de Ĉinio kaj tiuj de aliaj landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" kune ellaboros preskaŭ 20 agadplanojn pri infrastrukturoj, energiaj resursoj, produktivaj kunlaboroj, komercaj investoj kaj aliaj kampoj. Tio remodeligos la ekonomian geografion de "La Zono kaj Vojo", akcelos integriĝon kaj komunan disvolvadon de Eŭropo, Azio kaj Afriko, antaŭenpuŝos modernigon de la tutmondaj infrastrukturoj, rapidigos kreskadon de la monda ekonomio kaj realiĝon de tutmondigo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

    * La aŭtoroj respektive estas direktoro de la Centro por Ĉina Studado sub la Tsinghua-Universitato kaj asista esploristo de la centro.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments