Ĉina teknologio en Mezoriento
Pro la iniciato "La Zono kaj Vojo", multaj ĉinaj teknologiaj kompanioj kunlaboras kun mezorientaj landoj por kune plibonigi la vivojn de lokaj popolanoj kaj disvolvigi la du landojn.
Speciala Trajn-lavo laŭ loka klimato
Ĉiu-jare, pli ol miliono da islamanoj venas al Mekko, la sankta loko de islamo, kaj tio rezultigas grandan premon al la urbo. Situanta en okcidenta Saud-Arabio, ĝi estas varmega, sabla kaj akvomanka. Veturanta en tiu ĉi natura medio, malpeza trajno havas malfacilon sin konservi pura.
Ĉina Kompanio de Altrapid-Fervoja Teknologio, surbaze de loka klimato, desegnis specialan trajnlavan ekipaĵon kiu efike forviŝas sablon, lavas la trajnojn kaj samtempe ŝparas akvon.
Pura energio
Multaj mezorientaj landoj estas riĉaj en nafto kaj natura gaso, sed ili scias, ke tradicia energio elĉerpiĝos kaj esplorado pri novaj energifontoj estas necesa.
Nun, ĉina kompanio Tus-holdings popularigas teknologion de puraj energioj kiaj sun-energio kaj vent-energio. "Krom la popularigo de produktoj, ankaŭ estas promocio de teknologio kaj ŝlosilaj ekipaĵoj." Wen Hui, prezidanto de la estraro de la kompanio diris, ke ili volas eksporti tiujn teknologiojn kaj esperas, ke ili utilos al loka popolo.
Inteligenta Dubajo
En septembro 2014, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj decidis krei inteligentan Dubajon per la teknologio de ĉina kompanio Alibaba. Post du jaroj, kompanio pri nubo-komputado Aliyun, branĉo de Alibaba, anoncis ke la Mezorienta Datumcentro oficiale funkcias en Dubajo.
Laŭ raporto, nub-komputa teknologio ofertas servon en ses ĉefaj kampoj: transportado, telekomunikado, urbaj infrastrukturoj, elektro, ekonomiaj servoj kaj urba planado. Tiu teknologio kontribuos por la disvolvado de surreta ekonomio en mezoriento.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat