El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion "La Zono kaj Vojo" alportas al vi?

| 2017-05-05
Bookmark and Share

    De la publikiĝo de la iniciato "La Zono kaj Vojo" antaŭ 3 jaroj, pli kaj pli multiĝas la interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la landoj laŭ "La Zono kaj Vojo". La vivo de ordinaraj homoj de tiuj landoj pli kaj pli riĉiĝas kaj faciliĝas danke al la ĉinaj poŝtelefonoj produktitaj surloke, la ekspresaj kurier-servoj kaj la kulturaj interŝanĝoj de ambaŭ flankoj daŭrantaj sur pli altaj niveloj.

 

    Ĉina lingvo ŝatata en Hungario

 

Hungara dancteatro pri princino Sissi sursceniĝas en Pekino.

 

    Hungario estas la unua eŭropa lando kiu decidis eĥi la iniciaton "La Zono kaj Vojo". Nun en la lingvaj universitatoj de tiu lando, la ĉina lingvo estas la lingvo plej multe elektata de studentoj.

 

    Nun multaj Konfuceaj Institutoj ekzistas en Hungario, ankaŭ multaj mezlernejoj kaj altkvalitaj universitatoj havas kursojn de la ĉina lingvo. Tiaj lingvaj kaj kulturaj interŝanĝoj estas reciprokaj kaj donas profiton al ambaŭ flankoj.

 

    "La influo de 'La Zono kaj Vojo' estas tre granda," diris iu hungara junulino kiu nun studas en Ĉinio. Ankaŭ multaj firmaoj komencas okazigi ĉinlingvajn kursojn por helpi siajn laborantojn lerni la lingvon.

 

    Ĉinaj ekspresaj kurier-servoj etendiĝis al Rusio

 

Ruslingva retpaĝo de la retejo de SF Express

 

    Khisamutdinov Maxim estas rusa junulo laboranta en la sekcio pri internaciaj aferoj de la ĉina kompanio SF Express. Li eniris en la kompanion tuj post sia magistriĝo ĉe Renmin-Universitato de Ĉinio. Li respondecas pri la planado kaj projektado de translanda ekspresa kurier-servo en nordorienta Eŭropo. Laŭ lia opinio, ĉinaj kompanioj estas pli kaj pli bone akceptataj internacie.

 

    Ĉinaj kompanioj de kuriera servo vigligas tiun ĉi servo-industrion en nordorienta Eŭropo. La altnivela servo, rapideco kaj kost-efikeco de la ĉinaj kurier-servoj estas kopiataj en Rusio. En 2014 la plej granda nombro de ĉiutagaj kurier-sendaĵoj al Rusio tra la kompanio SF Express estis pli ol 10 mil, kaj post la publikiĝo de la iniciato "La Zono kaj Vojo", la nombro atingis pli ol 200 mil.

 

    Khisamutdinov Maxim diris, ke antaŭ lia eklaboro en la kompanio, krom la tre multeostaj ekspresaj servoj de kelkaj internaciaj grandaj kompanioj, la kurier-sendaĵoj inter Rusio kaj Ĉinio bezonis 30-40 tagojn, kaj oni ne povis ricevi sian pakaĵon en iu ajna urbo. Nun jam realiĝis atingo de sendaĵoj al Rusio ene de 7 tagoj kaj tiu al adresitoj ene de 1 horo.

 

    Ĉinaj poŝtelefonoj produktiĝas en Indonezio

 

Ĉina poŝtelefona kompanio publikigas sian novan produktaĵon en Indonezio.

 

    En Indonezio, antaŭ kelkaj jaroj la poŝtelefona merkato estis okupita de la markoj SAMSUNG, BlackBerry ktp, sed nun ĉinaj markoj okupas la unuajn 3 lokojn en la merkato kaj havas grandan nombron da uzantoj kaj ŝatantoj. Post la publikiĝo de la iniciato "La Zono kaj Vojo", ĉina poŝtelefona industrio realigis sian celon: produktado de poŝtelefonoj en indoneziaj fabrikoj. Tio allogas investojn kaj kreas ŝancojn de dungiĝo surloke en Indonezio.

 

    Ĉinaj poŝtelefonaj kompanioj konsideras la bezonojn de lokanoj laŭ ilia religio kaj socia vivo, kaj pro tio tiuj ĉinaj produktaĵoj estas ŝatataj de indoneziaj uzantoj. Nun ĉinaj poŝtelefonoj servas por uzantoj en 30 landoj laŭ "La Zono kaj Vojo".

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments