El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Tra la mondo - ankaŭ rete

| 2017-05-08
Bookmark and Share
 

    Post malapero de la renoma revuo "El Popola Ĉinio" en 2001, ĉi-jare ree aperis Esperanta, kolora papera gazeto en Ĉinio, kun la nomo "Tra la mondo". Ĝi estas fondita de s-ro Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto. Formato de la revuo estas A4, aperas trimonate, kaj ĝi temas pri Esperantaj kaj kulturaj aferoj en Ĉinio.

 

    La unua numero aperis en januaro, kaj jen ĵus estis publikigita la 2-a numero.

 

    La reta versio de la revuo estas SENPAGE elŝutebla el la retejo http://tra-la-mondo.esperanto-urbo.de -- kiel rezulto de kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Germanio.

 

    Pri abonoj de la papera versio oni povas kontakti la eldoninton Trezoro Huang Yinbao ĉe trezoro@qq.com.

 

Szilvási László

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments