El Popola Ĉinio>头条新闻>

"La Zono kaj Vojo": kungajno de Ĉinio kaj la mondo

| 2017-05-08
Bookmark and Share

 

    Disvolvado de "La Zono kaj Vojo" sekvas la principojn de ampleksa konsultiĝo, komuna kontribuo kaj kunaj profitoj. Ĝi estas malferma kaj inkluziva, sed ne fermita. Ĝi estas koruso de landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", ne solo ludata de Ĉinio. Dum la konstruado de komunumo de komuna sorto de la homaro, Ĉinio dividas spertojn kaj fruktojn kun aliaj landoj laŭ la kvin disvolvaj ideoj de novigo, kunordigo, verdo, malfermo kaj kuna profito.

 

    La projekto Yamal de Rusio, la monde plej granda projekto pri likvigita natura gaso, estas en nordokcidenta Siberio en la arkta duoninsulo Yamal, kie la plej malalta temperaturo estas -52 celsiaj gradoj.

 

    La 30an de marto la monde unua glacirompa ŝipo en Arkto finis sian provan vojaĝon. Ĝi transportos naturan gason el Arkto al Azio kaj Eŭropo.

 

 

    Kuna profito el bonkvalitaj resursoj en Arkto estas sonĝo de la homaro por multaj jaroj. Tamen la severa naturmedio malhelpis la paŝon. Ĝis la fino de 2013, kiam la giganta projekto estis investita de silkvoja fonduso, ĝia plej granda investanto, ĝi reviviĝis el financa malfacilo.

 

    Pli ol 40 landaj kaj regionaj kunlaboraj organizoj publikigis komunajn deklarojn pri integriĝo per la iniciato, kiuj kunhelpis striktan integriĝon de la iniciato kaj disvolvaj strategioj de naŭ landoj.

 

    Etiopoj kutimiĝis al paneo de elektro. Ili ne scias, ke ilia lando estas rigardata kiel akvoturo de orienta Afriko. Se ĝia hidroelektra kapablo de 45 mil megavatoj estos plene utiligita, pli ol 100 milionoj da homoj en Etiopio kaj ĝiaj najbaraj landoj, kiaj Sudano, Ĝibutio kaj Kenjo, povos havi puran energion.

 

    Nun ĉinaj entreprenoj plibonigas la elektroreton de Etiopio. Samtempe alttensia drato de okcidenta Etiopio ĝis Kenjo estas starigata de ĉina firmao. En la estonteco 30 milionoj da homoj en Kenjo, Ugando, Tanzanio kaj Ruando uzos verdan kaj bonprezan elektron, kaj Etiopio povos gajni pli da mono el la drato.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments